#VK22 ViMF: Teo, Amo kaj la Mondo (Nan Youli)
UEAviva publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) organizis ekspozicion titolitan “Teo, Amo kaj la Mondo”, de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. Al la ekspozicio diverslandaj esperantistoj kaj te-amantoj kontribuis per fotoj kaj filmetoj, ni ricevis pli ol 300 fotojn kaj filmetojn kaj elektis 200 por ekspozicio. Danke al Esperantujo kaj diverslandaj te-amantoj, de la 24-a de oktobro 2019 ĝis la 31-a de decembro 2020 la ekspozicio sinsekve brile estis prezentata en 11 urboj de 8 landoj en pli ol unu jaro dum neordinara epoko kun la pandemio. La teamo de Teo kaj Amo prezentas al ni la ekspoziciojn kun karakterizaĵoj en diversaj urboj kaj montras nunajn kolektitajn novajn kontribuojn por la ekspozicio “Teo, Amo kaj la Mondo (2023-2024)”. Ili bonvenigas aliĝon de malnovaj kaj novaj amikoj por sukcesigi ekspozicion en la periodo de 2023 ĝis 2024!
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022.
UEAviva re-spektigas ekde la 10-a de februaro 2024 diversajn videaĵojn pri Azio kaj aparte pri Ĉinio omaĝe al la komenciĝo de la nova lunjaro, la jaro de la Drako kaj de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Afriko!
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Por aliĝi al la 109-a UK, kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: https://uk.esperanto.net/2024