Kroĉeti en #Esperanto: Tienreena kroĉetado (dekstramane)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tanja montras al vi kiel vi povas kroĉeti lavtuketon (viŝtukon) laŭ tienreena kroĉetado.
Maldekstramana tienreena kroĉetado: https://youtu.be/p46EejF394I
Por fari lavtuketon vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Mi montros al vi kiel vi faras etan lavtukon, se vi anstataŭ volas kroĉeti pli grandan lavtukon, aldonu maŝojn. Mi klarigos kie vi bezonas aldoni tiujn maŝojn.
Unue, faru fonditan ĉenon (https://youtu.be/Ryn_buGpZgY) de dek tri maŝoj por lavtuketo, kaj kvar dek maŝoj por pli granda lavtuko.
Faru dek du maŝojn por la bazo, kaj unu maŝon por la turnĉeno.
Kroĉetu dek kvin duoblajn maŝojn (https://www.youtube.com/watch?v=vPHDaAZKj1M) sur la tutan fonditan ĉenon, kaj ĉe la fino de vico, kroĉetu unu ĉenmaŝon.
Turnu vian kroĉetaĵon horloĝdirekte (se vi kroĉetas dekstramane.)
Inter la maŝoj vi povas vidi spacojn. En tiuj spacoj, vi kroĉetos la venontan vicon. Aliaj homoj uzas du ĉenmaŝojn por la turnĉeno, kaj ili ne kroĉetas en la unuan spacon. Ili ja kroĉetas en la turnĉenon de pasinta vico. Mi preferas uzi unu ĉenmaŝon por la turnĉeno, kaj ja kroĉetas en la unuan spacon. Mi ne kroĉetas en la turnĉenon de pasinta vico.
Neniu maniero estas erera, tamen, nur uzu unu el la du maniero por via projekto. Ne miksu! Por mi, la mallonga turnĉeno funkcias plej bone por krei rektajn flankojn.
Ĉiu maŝo havas du maŝerojn, la antaŭan maŝeron, kaj la malantaŭan maŝeron. Kutime vi kroĉetas sub ambaŭ maŝerojn.
Faru la unuan maŝon kiel tiamaniero: ŝovu la hokon tra la unuan spacon, subiru la du maŝerojn de la malsupra maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, hoku la fadenon, kaj tiru ĝin tra la maŝon. Denove, volvu, hoku kaj tiru. Jen la unua maŝo de la venonta vico.
Faru dek unu pliajn maŝojn. Ĉe la fino de ĉi tiu vico, vi denove faras ĉenmaŝon, kaj turnu vian kroĉetaĵon.
Jen la tienreena kroĉetado.
Faru dek pliajn vicojn.
Jen la lavtuketo!
– PayPal: https://paypal.me/TanjaOrme
– twitter: https://twitter.com/irizanjo
– instagram: https://www.instagram.com/irizanjo/
– mastodon: https://esperanto.masto.host/irizanjo
– telegramo: https://t.me/irizanjo
https://irizanjo.nl/afisxoj/2020/04/krocxeti-en-esperanto-tienreena-krocxetado/ – Patreon: https://www.patreon.com/irizanjo