Kroĉeti en #Esperanto: Kroĉetu kravaton! #KravatoSabato

Irizanjo publikigis antaŭ 1 jaro

05:57 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Feliĉan Kravato-Sabaton!

Tanja montras al vi kiel vi faras simplan kravaton!

La filmeto pri fadenvosto-kaŝi: https://www.youtube.com/watch?v=WLPsfLOdguY

Pri la fingrosubteniloj: https://youtu.be/hbZfkrHFumk

Fine! Por fari kravaton vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Mi montros simplan varion sen pinto. Ni volas krei longan rektangulon kun iom de malpliigoj. Tio signifas ke ni kroĉetos du maŝojn kune, por malpliigi la kvanto de maŝoj.

Mi preferas miajn kravatojn ĉirkaŭ unu metrojn longa. La malpliigoj okazos en la unua triona parto de kravato. Do por mi, ili okazas ĉiun kvinan centimetron. Se vi uzas colojn anstataŭ centimetrojn, celu kravaton de kvardek colojn, kaj metu la malpliigojn ĉiun duan colon. Vi ne devas meti la malpliigojn tre precize, ĝi nur estas spekulaĵo.

Unue, faru fonditan ĉenon de dek tri maŝoj kaj kroĉetu la bazan vicon de dek du duoblaj maŝoj. Daŭre kroĉetu ĝis vi havas kvinan centimetrojn. Mi bezonas dek vicojn por tio.

En la venonta vico, kroĉetu kvin duoblajn maŝojn.

Nun, ni malpliigos. Dum la unua parto de maŝkreado, la fadeno trapasigas du antaŭajn maŝerojn, anstataŭ trapasigas nur unu maŝon.

Ŝovu la hokon nur tra la *antaŭan* maŝeron. Poste, ankaŭ ŝovu la hokon tra la *antaŭan* maŝeron de la venonta maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, hoku ĝin, kaj tiru ĝin tra ambaŭ maŝerojn. Volvu la fadenon, hoku, kaj tiru ĝin tra la du maŝojn. Vi nun havas malpliigitan maŝon.

Mi dismaŝigos la maŝon kaj denove montras ĝin.

Finu la vicon per kvin maŝoj.

Ripetu la kvin centimetrojn kaj la malpliigado kvinfoje plu. Unufoje, kroĉetu la malpliigo post kvin maŝojn, kaj dufoje, kroĉetu ĝin post kvar maŝoj. Laste, dufoje kroĉetu ĝin post tri maŝoj.

Vi nun havas ses maŝojn. Kroĉetu ĝis vi havas sufiĉan longan kravaton. Vi povas kontroli la longecon inter la kroĉetado. Metu la kravaton dufoje ĉirkaŭ via kolo.

Se vi finas, spektu la filmeton pri kaŝi viajn fadenvostojn por lerni pri tio.

– PayPal: https://paypal.me/TanjaOrme
– twitter: https://twitter.com/irizanjo
– instagram: https://www.instagram.com/irizanjo/
– mastodon: https://esperanto.masto.host/irizanjo
– telegramo: https://t.me/irizanjo

https://irizanjo.nl/afisxoj/2020/04/kroceti-en-esperanto-krocetu-kravaton/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj