39 Kolektivismo en la kreado de la lingvo de Ernest Drezen * 15 – DECEMBRO – 2022 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
39 Kolektivismo en la kreado de la lingvo de Ernest Drezen (pridiskutita teksto) – 15ª de DECEMBRO de 2022
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “Kolektivismo en la kreado de la lingvo” de Ernest Drezen;
###
Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis kiel Ernests-Vilhelms Drezinjŝ la 14-an de novembro 1892 en Liepāja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Stalina “Granda Purigo”) – latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Inĝeniero, elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado. Membro de la Lingva Komitato (minimume 1929) [1].
Drezen lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrogrado, kie li aktive agadis en studenta esperantista Grupo. En 1915-17 li estis standardisto de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa Armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. Ekde 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto “Orgenergo”, speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovetia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a
Drezen esperantistiĝis en 1910. Drezen estis prezidanto de Peterburga Societo “Espero” 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919. Dum la 3-a Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado en 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al Historio de la Mondolingvo), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.
Komence en SAT, en 1932 konfliktis kun Eŭgeno Lanti, kaj fondis IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro).
Drezen estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, “pro absoluta manko de krimkonsisto”, la 11-an de majo 1957.
Lia portreto videblas sur la titolpaĝo de la premiita romano Mi stelojn jungis al revado verkita de Miĥail Bronŝtejn.
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Drezen
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
https://chat.whatsapp.com/E71XpHBkxMD3fmkzUD1NdA
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto