16a de januaro 2026 – Hayden Hendricks kaj Òscar Hernández
Londona Esperanto-Klubo publikigis antaŭ 4 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Temo: “IJK 2026 en Tiana, Katalunio”, prelegantoj: Hayden Hendricks kaj Òscar Hernández.
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. Ĝin organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), kiu gastigas la kongreson. Pli da detaloj pri la kongreso (kaj reta aliĝilo) troveblas ĉe https://ijk2026.tejo.org/ kaj la kontakto por enketi pri la bicikla karavano estas bemi-estraro@tejo.org
Hayden kaj Òscar komencas sian prelegon per mallonga kvizludo kun la partoprenantoj. Poste ili kundividas filmeton pri la regiono. Kaj laste ili prezentas lumbildaron kaj respondas demandojn.
Hayden estas usona esperantisto loĝanta en Barcelona ekde 2024. Tie li esperantiĝis kaj nun aktivas en la loka movada per siaj roloj en la Kataluna Esperanto-Junularo, Biblioteko-Arĥivejo Petro Nuez en Sabadell, kaj la organizteamo de IJK 2026. Libertempe, li amatoras pri tradukado, fervoras pri piedpilko, kaj majstras pri vegana kuirarto, kaj li antaŭĝuas pliajn aventurojn kaj amikiĝojn ĉi-jarajn en Esperantujo.
Òscar estas kataluna esperantisto kiu loĝas en Barcelono. En 2015 li esperantistiĝis kaj ekde 2022 li aktivas en KEJ, la Kataluna Esperanto-Junularo, de kiu li estis prezidanto de 2023 ĝis 2025. Nuntempe li estas ĉeforganizanto de IJK 2026 en Tiana, Katalunio. Li ŝatas sciencon kaj sciencan popularigon, li laboras kiel meteorologo, kaj jam antaŭĝuas la suneklipson dum la venonta IJK.