Nur migri, ĉiam migri for de Julio Baghy (1937) – nu-metala versio (kreita per AI)
Bitoj kaj Dopamino publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kreita per Suno AI (V3), Dall-E 3 kaj GIMP
https://suno.com/song/6c32c87f-ce95-4cac-984b-58a7217e8460
Originala poemo:
Nur migri, ĉiam migri, migri for
de Julio Baghy
#45 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)
Nur migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro kaj sopir’ …
Celperda halto kaj celserĉa ir’.
Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj poste vei pro l’ malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’ …
Semado vana kaj senfrukta rev’.
Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo, bono, vero, am’ …
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin,
Fatalo: klara vido, blinda mir’ …
Infera sobro, migro en delir’.