DĴ Kunar – Klara Blua Akvo
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
DĴ Kunar (civile: Gunnar R. Fischer) estas diskĵokeo, kiu surmetas la muzikon en diskotekoj en kaj ekster Esperantujo ekde 1994. Li ne limiĝas al simpla kantoelektado, sed kelkfoje spicas la diskejon per propraj esperantlingvaj produktoj: Elektronika muziko (fifama: “Till kaj Gunnar faras teknon”), hiphopo kaj malrapidaj kantoj. Lia ĝenerala laborfilozofio estas, ke dancejo estas loko, kie homoj el multaj malsamaj landoj povas festi kune — kaj tial la muziko estu diversstila kaj en multaj lingvoj. Ne mirindas, se oni konsideras, ke temas pri “denaska frenezulo”. (malnova prezentadoteksto)
Post pluraj demo-KDj li en 2003 eldonis la KDn “Diskoteko internacia” kun 11 elektronikaj kaj 3 acidĵazaj pecoj. Ĝi enhavas ĉefe instrumentajn pecojn kun parte esperantlingvaj titoloj. Du pecoj estis tute refaritaj por atingi KD-kvaliton. La disko aperis ĉe mp3.com kaj verŝajne ne estos havebla ĉe la libroservoj — temas pri vere interreta projekto (Vikipedio).