Al La Ĝojo – An die Freude – Esperanto – Koruso Prisma
Luis Obando publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kadre de la 24a Kolombia Kongreso de Esperanto, kantis la koruso Prisma, el Kalio, sian esperantan version de la 9-a simfonio en D-minoro op. 125, de la komponisto Ludwig van Beethoven.
Esperanta teksto de Umberto Broccatelli, proponita por Eŭropa Himno. kaj kelkaj tekstadaptaĵoj laŭ la okazo de Luis Obando.
Teksto:
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Kolombio, hejmo nia, tro daŭradis la divid’;
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’
De la nova kontinento, ĵus ekstaris la popol’,
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord’,
tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj’:
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.