85 “KANDIDO, AŬ OPTIMISMO” * de Voltero (Tradukis: Sergio Pokrovskij) * 16ª – NOVEMBRO – 2024 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
85 “KANDIDO, AŬ OPTIMISMO” * de Voltero – Tradukis: Sergio Pokrovskij (pridiskutita teksto) – 16ª de NOVEMBRO de 2024
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “KANDIDO, AŬ OPTIMISMO”;
###
Voltero, (france Voltaire [vɔltɛʁ]), pseŭdonimo de François Marie Arouet [franSŬA maRI arŬE] (naskiĝis la 21-an de novembro 1694 en Parizo, mortis la 30-an de majo 1778, 83-jara, samloke) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis unu el la plej elstaraj figuroj de la 18-a jarcento por Francio kaj ankaŭ por la tuta Eŭropo kaj aparte por la movado de la Klerismo.
Li iĝis simbola figuro de la movado nomita filozofio de la Lumoj, plej elstara reprezentanto de la filozofa partio, dum lia nomo restis ligita al lia luktado kontraŭ la religia fanatikismo, kion li nomigis «Fifama», por la toleremo kaj la liberpenso. Diisto ekster religioj jam konstituitaj, lia politika celo estis por monarkio kaj modera kaj liberala, lumigita de la «filozofoj». Intelektulo engaĝita je la servo de la vero kaj de la justeco, li entreprenis sola kaj helpate de sia enorma elstareco, la defendon de viktimoj de la religia maltoleremo kaj de la malracio en aferoj kiujn li igis famaj: kiaj tiuj de Jean Calas, Pierre-Paul Sirven, kavaliro de La Barre, aŭ la grafo de Lally.
Lia literatura verkaro estas varia: lia teatro, lia eposa poezio, liaj historiaj verkoj, faris el li unu de la francaj verkistoj la plej famaj en la 18a jarcento; tiu verkaro enhavas ankaŭ rakontojn kaj romanojn, la Lettres philosophiques, la Dictionnaire philosophique kaj gravan leteraron, nome de ĉirkaŭ 21 000 trovitaj leteroj.
Laŭlonge de sia vivo, Voltaire ĉeestis ĉe la Grands (granduloj) kaj amikiĝis kun reĝoj, sen kaŝi sian malemon por la popolo, sed li ankaŭ luktas kontraŭ la intervenoj de la povo, kiu enprizonigis lin en la Bastilo kaj devigis lin ekziliĝi en Anglion aŭ malproksimiĝi el Parizo. En 1749, post la morto de Émilie du Châtelet, kun kiu li havis maltrankvilan rilaton dum dekkvin jaroj, li foriris al la kortego de Prusio, sed, seniluziiĝinta ĉe siaj esperoj ludi gravan rolon ĉe Frederiko la 2-a en Berlino, li malamikiĝis al tiu dum tri jaroj kaj forlasis Berlinon en 1753. Li rifuĝiĝis iom poste ĉe Délices, proksime de Ĝenevo, antaŭ akiri en 1759 bienon ĉe Ferney, ĉe la limo inter Francio kaj Ĝenevo, ŝirme de povuloj. Li ne revenos al Parizo ĝis 1778, laŭdata de la popolo post foresto de preskaŭ 28 jaroj. Li mortiĝis 83jaraĝa.
Voltero, desegno de Houdon.
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Voltaire
Sergio B. POKROVSKIJ (ruse Сергей Борисович Покровский; Taŝkento, 15-a de decembro 1949) estas rusa komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022.
Vivkuro
Ĝis sia studentiĝo en 1966 Pokrovskij loĝis en Taŝkento. En la indikita jaro li iĝis studento de la Matematika fakultato de la Novosibirska Ŝtata Universitato. Li posedas sciencan gradon «kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj».
Li estis scienca esploristo en la Komputa centro de la Siberia Branĉo de la Scienc-Akademio en Novosibirsko (1971–1990) kaj poste en la Instituto de sistemoj informatikaj; programisto en Sun Microsystems (ekde 1997) kaj poste en Intel (2004–2013).
En 2023 li plu loĝas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio).
Esperanto
Pokrovskij esperantistiĝis en 1980, pri la cirkonstancoj li rakontis en sia intervjuo al «Ruslanda esperantisto» (1996. № 12).
Li kunlaboris en la periodaĵoj Ruslanda Esperantisto (1993–1997)[1], Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998) kaj La Ondo de Esperanto (ekde 1997).
Li kunlaboras pri redaktado de ReVo kaj Vikipedio.
Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022[2], kie, interalie, li estris la Sekcion pri la Faka Lingvo (2013–2016)[3] kaj poste la Sekcion Gramatikan (2016–2022)[4]. La plej grava atingo de la Gramatika Sekcio en tiu periodo estas la Raporto pri la vortordo en Esperanto[5].
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sergio_Pokrovskij
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto