74 “Memoro – Akvo” * de Mao Zifu * 13 – JUNIO – 2024 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
74 “Memoro – Akvo” * de Mao Zifu (pridiskutita teksto) – 13ª de JUNIO de 2024
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “Memoro – Akvo”;
###
MAO Zifu (ĉine 毛自赋; naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.
En julio 1984 li diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan’a Normala Universitato (1980-84). Septembre de la sama jaro li ekinstruis matematikon kaj komputikon en la Changde’a Informoprojekta Lernejo. En 1985, dudek-du-jara, li paraliziĝis pro trafik-akcidento. De tiam li instruas matematikon, komputikon kaj bazan anglan lingvon al lernejanoj por vivoteno kaj tempopasigo, kaj uzante Esperanton, kiun li eklernis en 1986. Li estas multjara kunlaboranto de la magazino Monato. Pluraj kolegoj kaj recenzantoj tre alte taksas la valoron de la poemoj de Mao. Ili impresas per granda vario de formoj kaj temoj. Troveblas eŭropidaj trokeoj, hajkecaj versoj laŭ japana inspiro, rimoj kaj liberaj versoj. Inter la temaj impulsoj mankas nek grekaj mitoj nek la hindua filozofio.(Komparu kun Marc van Oostendorp: “Mao Zifu” en La Ondo de Esperanto 2012/12, p. 16).
Maje de 1997 li posedis sian propran komputilon, sekve sin dediĉas ĉefe al desegnado de retpaĝoj privataj aŭ komercaj kaj traktado de bildoj movaj aŭ senmovaj.
Por li, Esperanto restas pan’ spirita.
En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la originala Esperanto-poezio estis honorata per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]
Ekde 2022 li estas membro de la Akademio de Esperanto.[2]
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mao_Zifu
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto