Jomo – Luphom’ en Pariz’
Rogerio Borges Grilo publikigis antaŭ 14 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 20 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Versio en Esperanto de la hispana kanto “Hombre Lobo en Paris”.
Kantas: Jean-Marc Lecqlerc
Traduko: Manuel Pankorbo
Originala video: La Unión
Muziko, videomuntado: Roĝer Borĝes
Kantoteksto:
“Falas nokto kaj vigliĝas Pariz’
en la tago kiun notos fabel’
Kiel febra sonĝ’ freneza sen fin’
la destino ride primokis vin, ha, ha!
Surprizite gvatanta,
lupo fuĝas hurlanta,
ekmordita de la mago de Siam’
La luno plena super Pariz’
en homon ŝanĝis ŝi al Deniz’
Folas li en trinkej’ de la bulvard’
gastas li en plej aĉa mansard’
Kaj dum li vespermanĝas
apud li sidas gaja, ho,
junulino,
kun kiu gapos dum rigard’
al plena luno super Pariz’
Enspezas magran monon Deniz’.
A-uuu! homas en Pariz’
A-uuu! lupo, jen Deniz’.
(saxo)
Luphomo estas en Pariz’
Lia nom’: Deniz’
La luno plena super Pariz’
en homon ŝanĝis ŝi al Deniz’
kaj dum li vespermanĝas
apud li sidas gaja, ho,
junulino;
kun kiu gapos dum rigard’…
al plena luno super Pariz’
en homon ŝanĝis ŝi al Deniz’
A-uuuu! A-uuuu…
Lupo en Pariz’… “