Ana Ribeiro kantas en UPP
Suso Moinhos publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ana Ribeiro kantas en la Popola Universitato de Oporto, Portugalio (28.07.2020), okaze de la 93a Kongreso de SAT:
– En nova nesto de l’ vento (No niño novo do vento, teksto de Álvaro Cunqueiro, muziko de Luís Emilio Batallán, traduko de Suso Moinhos).
– La dizertonto (Le déserteur, de Boris Vian, traduko de George Lagrange).
EN NOVA NESTO DE L’ VENTO
En nova nesto de l’ vento sidas ora kolombino
ŝin mi volus amindumi,
ŝin mi volus amindumi, ho, amiko
Per sia flut’ olivarba kantas ŝi en la krepuskoj
ŝin mi volus amindumi,
ŝin mi volus amindumi, ho, amiko
Aspektas ŝi freŝaflore, agas kiel novedzino
ŝin mi volus amindumi,
ŝin mi volus amindumi, ho, amiko
Ŝi havas ombron de ombro, paŝojn de rivera fluo
ŝin mi volus amindumi,
ŝin mi volus amindumi, ho, amiko
LA DIZERTONTO
Sinjoro Prezident’
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent’.
Alvenis jen paper’
kun la ordon-invito
foriri al milito
merkrede je l’vesper’
Mi diras sen rezon’
ke tion mi ne faros
mi sur la ter’ ne staros
por murdo de la hom’.
Ne ofendiĝu vi
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas
kaj tuj dizertos mi.
En mia juna aĝ’
formortis mia patro,
foriris mia frato
kaj brulis la vilaĝ’.
Patrino pro sufer’
jam kuŝas en la tombo,
ne zorgas ŝi pri bombo
ne zorgas eĉ pri verm’
Dum mia kaptitec’
jam oni la edzinon
forŝtelis kaj animon
kaj pasintecon eĉ.
Jam morgaŭ sen prokrast’
fermiĝos mia pordo
al jaroj de la morto
kaj fuĝos mi kun hast’.
En almozpeta viv’
mi iros tra la mondo
mi estos vagabondo
kaj diros re al vi:
“Rifuzu al buĉad’
rifuzu murdinciton
ne faru vi militon,
rifuzu al murdad'”.
Se fluu nun la sang’
la propran do vi donos,
jen kion mi proponos,
Sinjor’ de alta rang’.
Kaj se vi serĉos min
eksciu trup’ ĝendarma,
ke estos mi senarma:
ĝi pafu do sen tim’.