Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Mi voĉlegas kaj kelkaj aliaj malgravaj temoj | Esperanto-vlogo

Oliver rakontas publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Saluton, amikoj!
Do hodiaŭ mi volas fari ion tute novan: mi volas voĉlegi tion, kion mi diras. Kaj fakte, mi ja nun voĉlegas manuskripton. Kutime mi parolas libere en tiu ĉi kanalo, kaj eble mi refoje faros tion estonte. Sed hodiaŭ mi volas provi novan sistemon.
Mi konturis ilon per kiu mi povas fari ambaŭ – mi povas samtempe legi manuskripton kaj mi povas registri min per mia fotilo. La ilo havas vitron, kiu spegulas la tekston de mia poŝtelefono. Tial mi povas rigardi rekte en la objektivon.
Paroli libere, mi pensas, kutime sonas pli nature, sed kelkfoje mi komencas balbuti. Ankaŭ estas dua avantaĝo: mi povas redakti la tekston kaj meti ĝin sub la filmon. La spektantoj tiel povas legi tion kion mi diras. Eble komencantoj tiel povas lerni Esperanton pli facile. Tiu sistemo ankaŭ devigas min paroli pli malrapide, kaj tial miaj filmoj fariĝos pli kompreneblaj.
Sed hodiaŭ mi ja volas ankaŭ paroli pri scienca temo, ion kion mi vidis antaŭ kelkaj semajnoj – ion, kion mi ankoraŭ neniam antaŭe vidis.
Staras granda baroka fontano en la korto de la preĝejo. Mi pensas, ke oni konstruis ĝin antaŭ kelkaj jarcentoj. Musko kaj algoj kreskas sur kaj en la fontano, kaj tiuj estas forigitaj de tempo al tempo. Kiam mi vizitis la fontanon, mi vidis, ke homoj ĵetis monerojn en la akvon, kaj mi povis vidi eble 20 ĝis 30 grizajn monerojn sur la fundo de la fontano. Kaj mi tuj rimarkis alian interesan fenomenon: algoj ne volis kreski ĉirkaŭ la moneroj. Vi mem povas vidi, ke la fundo tie ne estis verda pro la algoj, sed blanka. Estas grandaj blankaj makuloj ĉirkaŭ la moneroj.
Kiel sciencisto, mi kompreneble volis eltrovi la kialon por tiu observo. Mia unua penso estis, ke eble la algoj ne povis kreski pro manko de lumo Sed mi ankaŭ vidis, ke la moneroj ne estas sufiĉe altaj por krei sufiĉe grandajn ombrojn. La lumo ankaŭ venas de aliaj direktoj dum la tago, kaj tial mi ekskludis tiun hipotezon.
Mi tial pensas, ke estas la metalo de la moneroj mem, kiuj kaŭzis tion. La moneroj estas el kupro, kaj tiu kupro komencis oksidiĝi en la akvo. Tio ankaŭ ŝanĝis la koloron de la moneroj. Ili ne plu brilas, sed ili aspektas grizaj. La kupro solviĝis kaj la metalaj jonoj estis toksaj por la algoj. La akvo de la fontano estis preskaŭ tute kvieta sur la fundo, kaj la toksaj jonoj tial restis ĉirkaŭ la moneroj – kie ili blokis la kreskadon de la algoj.
Post kelkaj tagoj mi refoje revenis al la fontano, kaj ili preparis la fontanon por la vintro. Nur la blankaj makuloj estis videblaj.
Do, kion ni povas lerni de tiu ĉi?
Ne ĵetu monerojn en la akvon.
Tio sufiĉas por hodiaŭ, mi pensas. Kaj postlasu komentojn, kiel vi ŝatas tiun novan sistemon. Aŭ ĉu mi estonte refoje parolu libere?
Ĝis!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

En la korpo fluas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?