La Liturgio de la Vorto — 5a Dimanĉo de Karesmo, jaro B — 21.03.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvenon al la Liturgio de la Vorto en esperanto de la 5a dimanĉo de Karesmo. Pere de la profeto Jeremio Dio antaŭanoncis al la popolo de la malnova interligo, ke Li faros kun ili interligon novan: „Mi metos ilian leĝon en ilian animon kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos” (Jer 31:33). Poste la profeto Jeĥezkelo esprimis la volon de Dio tiel: „Mi donos al vi koron novan kaj spiriton novan Mi metos en vin” (Jeĥ 36:26).
Hodiaŭ ni fervore preĝos al Dio per unu el la 7 pentaj psalmoj en la Psalmaro, vokante „Koron puran kreu al mi, ho Dio!” (Psa 51:12).
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏
✠ ✠ ✠
Por hodiaŭ mi pretigis al vi la renesancan kanton „Dobrotliwość Pańska” (Bonkoreco de la Sinjoro), nomata ankaŭ laŭ la komencaj vortoj „Mądrość Ojca Wszechmocnego” (Saĝeco de la Ĉiopova Patro) fare de pola komponisto Cyprian Bazylik. La kanto estas karesma rakonto pri la pasiono, krucumo kaj morto de Jesuo Kristo. Prezentos ĝin la ensemblo „Bornus consort”:
https://www.youtube.com/watch?v=4AfyDEbKquk
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — Psa 43
0:24 ‣ Krucosigno
0:31 ‣ Saluto
0:36 ‣ Komenca preĝo
0:46 ‣ Unua legaĵo — Jer 31
2:11 ‣ Psalmo — Psa 51
4:08 ‣ Dua legaĵo — Heb 5
4:59 ‣ Aklamo — Joh 12
5:55 ‣ Evangelio — Joh 12
8:33 ‣ Silento
9:02 ‣ Universala preĝo
10:31 ‣ Preĝo de la Sinjoro
12:27 ‣ Resuma preĝo
12:51 ‣ Beno
13:03 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la retejo „Psaume du dimanche”, kie mi trovis tiun ĉi melodion de la responda psalmo fare de Matthieu Schira,
‣ al pastro Joseph Gelineau (1920–2008), surbaze de kies komponaĵo „Des profondeurs, je crie vers toi” (Psalmo 130) mi pretigis la melodion de la aklamo,
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de la 5a Dimanĉo de Karesmo.
Je la komenco de la liturgio vi vidis la ilustraĵon „Natano riproĉas Davidon, Davido pentas” el la bizanca manuskripto de la 10a jarcento, nomata la Pariza Psalmaro.