La Liturgio de la Vorto — Bapto de la Sinjoro, jaro B — 10.01.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kun ĝojo ni memorigu la gloran bapton de Jesuo Kristo en Jordano! 🤗 En la orienta tradicio de la Eklezio ĝi estas kunplektita kun la Soleno de la Epifanio — kvankam la du okazaĵoj distancas je jaroj, ambaŭ estas elmontriĝoj de la dieco de Jesuo Kristo, revelacioj pri Liaj dia gloro kaj sava misio. Ĝi rememorigu al ni ankaŭ la momenton en niaj vivoj, kiam ni mem estis instalitaj kiel membroj de la Korpo de Kristo per bapto en la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
Liturgie la hodiaŭa festo estas fino de la Kristnaska tempo. Tamen tradicie en kelkaj landoj la kristnaska etoso daŭros ankoraŭ ĝis la Festo de la Prezentado de la Sinjoro, kiun ni celebros la 2an de februaro, kiu estas proksime ligita al la Naskiĝo.
✠ ✠ ✠
Hodiaŭ kun granda ĝojo mi konigas al vi kanton, kiun mi mem ŝategas kanti! 😄 Ĝi estas „Wody Jordanu, weselcie się” komponita de Piotr Pałka por la teksto fare de patro Wojciech Prus OP. La vigla rekantaĵo tekstas: „Akvoj de Jordano, ĝojiĝu! * Jen alvenas nia Savanto, * la Akvo de Vivo, la Fonto en la dezerto.” Tiu ĉi registraĵo estas fare de la ĥoro „Deus meus”:
https://www.youtube.com/watch?v=zauOVvSdc_k
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Mat 3
0:27 ‣ Krucosigno
0:33 ‣ Saluto
0:38 ‣ Komenca preĝo
0:47 ‣ Unua legaĵo — Jes 55
3:18 ‣ Kantiko — Jes 12
5:38 ‣ Dua legaĵo — 1 Joh 5
7:20 ‣ Aklamo — kp. Joh 1
8:09 ‣ Evangelio — Mar 1
9:22 ‣ Silento
9:51 ‣ Universala preĝo
11:29 ‣ Preĝo de la Sinjoro
13:19 ‣ Resuma preĝo
13:37 ‣ Beno
13:47 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la Voĉa ensemblo „Hilarium”, laŭ kies registraĵo de la melodio fare de Michel Wackenheim mi kantis la hodiaŭan kantikon de Jesaja,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la aklamo (vol. 1, mel. g de Jacek Gałuszka),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la Bapto de la Sinjoro.
La ikono prezentita laŭ la afabla permeso de la aŭtorino estas „La Bapto en Jordano” (2014) fare de Greta Leśko (n. 1979).