Bonvenon – skeĉo de Laure Patas d’ Illiers – Vivu la teatro!

Federación EsperantoES publikigis antaŭ 11 monatoj

08:52 esperanta

  • 15
  • 4
  • 2

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Kadre de la Belartaj Konkursoj de UEA, pasintjare premieris la subbranĉo “Monologo kaj Skeĉo”. La koncerna premio, subvenciata de la BK-Sekretario mem, portas la nomon Premio María Cuevas, omaĝe al lia avino. Ĝin ricevis la skeĉo “Servi vin”, de la pluroble premiita verkistino Laure Patas d’Illiers, el Francio. Sed la ĵurio rigardis menciindaj plurajn aliajn konkursaĵojn, inter ili “Bonvenon”, de la sama aŭtorino, vera sensaciulino de BK 2018. Ĝuste ĉi skeĉo estis prezentita kadre de la Triopa Kongreso (78a Hispana E-Kongreso, 21a Andaluzia E-Kongreso kaj 71a IFEF-Kongreso), okazinta en Malago, ene de la programero Vivu la teatro!, en aktora lego fare de la madridaj geesperantistoj Ana Manero kaj Ricardo Biurrun kiel protagonistoj kaj de la BK-Prezidanto kiel help-aktoro. La publiko priridis la komikajn partojn de la verko kaj premiis kaj la geaktorojn kaj la verkistinon per varma aplaŭdo, kio pravigas la pozitivan taksadon faritan de la juĝkomisiono.

Komentoj (2)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AbelojElefantoHundoHipopotamo