Difektita Kruĉo – Kajto (lyrics) Esperanto song
Verda vivo publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- 1 Komentoj
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Credits:
https://www.youtube.com/watch?v=3vtGBbtHIDE
https://sonichits. com/video/Kajto/Difektita_Kru%C4%89o
Kantoteksto:
Survoje paŝas maljunulin’
celas akvo-puton la destin’
Ŝin ne ĝenas la frua horo.
Tiu puto estas sufiĉe for
ŝi revenas nur post unu hor’
ne malboniĝas ŝia humoro.
Tie ŝi iras kun sia jug’
en ambaŭ flankoj pendas kruĉ’
sed ho, kion mi vidas?
En unu el la kruĉoj estas tru’
el kio akvo, gut’ post gut’
daŭre surgrunden forlikas.
Reveninte hejmen kun graci’
voĉon mallaŭtan aŭdas ŝi
La difektita kruĉ’ parolas:
“Ĉu mi ankoraŭ povas servi vin?
Ne plu bone funkcias mi
vi bezonas kruĉon novan.”
“Certe ne,”
diras la virin’
“vi restas ĉar ni bezonas vin:
La vojeton vi koloras.
Kiel rezulto de via mank’
forfluis akvo al via flank’
kaj tie nun belegaj floroj floras … ”
kaj tie nun
belegaj floroj
floras