Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Mia Eksterlanda Vojaĝo

The Repository of Rare Records publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Do, bonan vesperon, neangloj tamen geamikoj. Jen mi estas denove inter vi en Usono. Kiam mi faris lastjare mian mondvojaĝon mi absolute ne sciis ke mi denove povos fari longan veturon ĉirkaû la mondon por konatiĝi kun eĉ pli da landoj kaj eĉ pli da gesamideanoj. Unu afero kun mi nepre devas nun mencii estas la ĝojiga fakto, ke ankaû dum la pasinta jaro la meza aĝo de la anoj de nia kara Londona Esperanto-klubo pliatiĝis je nur unu plua jaro! Alia ŝanĝo kiun ni spertas estas la pli ofta ĉeesto de samideano, kiu tute fremdigas la atmosferon de la klubo. Tiu orgenvoĉasamideano ne nur parolas kun forta fremda akcento, sed eĉ aûdacas plendi pri la ĝenerala nivelo de nia lingvo-kapablo. Ekzemple, dum prelego kiun li faris lastsemajne, li diris interalie: “Nu, antaû ĉio, kompreneble, ni nepre agnosku ke la Esperantistoj ĝenerale submetiĝas al tuta aro da kompleksoj de malplivaloro rilate sian lingvon, ĉar ili ne rekonas la fakton, ke la socia graveco de Esperanto en ĉiuj ties juraj sekvoj – kaj en tiu afero mi ja havas iom da kompetenteco – postulas, ke absolute ĉiu uzu la internacian lingvon egale bone kiel la propan nacian. Necesas akcenti, ke la misprezentoj pri nia lingvo kiuj aperas eĉ en niaj propraj organoj ofte ŝuldiĝas al absoluta nekompreno pri la plej bazaj kaj elementaj faktoj de nia realaĵo Neniam ni forgesu – ĉar tion oni ofte emas forgesi – ke per tiu nia lingvo oni povas ĝis plej alta grado esprimi la internaciajn kulturvalorojn. Ni finfine postulu, por Esperanto ne nur la saman respekton kiun havas ĉiu alia vivanta lingvo, sed postulu, ke oni rekonu ĝin la plej grava kultura perilo kaj plej socie kaj sociale signifa lingvo de nia hodiaûa mondo.”

Post tio, kompreneble, mi tiuj decidiĝis iri al Francujo, kaj mi denove trovis min en Parizo. Kompreneble en tiu ŝarma urbo mi denove renkontis multajn ŝarmajn junulinojn, kiuj estis vere tre, tre belaj. Sed ĉar mi. kiel fidela samideano, eksentis la fortan deziron elserŝi esperantistojn, mi do eniris en ĉiujn kafejojn, en ĉiujn trinkejojn, kaj en ĉiujn aliajn lokojn, kie oni povus atendi esperantistojn. Tamen, ĉar eble ĉiuj partoprenis en la filmo “Angoroj”, malfeliĉe mi tute ne trovis ian vivosignon pri Esperanto en Parizo. Do poste mi iris al ….Germanujo, kaj mi denove vizitis al Hamburgo, ĉar certe la Esperanto-Movado ĉiam restas tie treege vigla, kaj forta, kaj aktiva. Mi demandis al policano sur la strato, ĉu li povos helpi al mi, kaj li respondis ke kompreneble, ĉar ciuj ge policanoj estas gesamideanoj kaj tre volonte helpas al fremdaj gastoj. Post tio mi ekveturis al Svislando kaj poste atingis Italion! Suna italio, la lando kie aperis la bela Divina Commedia de Giovanni Peterlongo, kun enkonduko en Esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti. Mi iris al Roma, kie denove oni regalis min, oni festis min, kaj mi renkontiĝis kun multaj belegaj fraûlinoj kaj ĉarmegaj junulinoj, do mi tie pasigis belan tempon inter la gesamideanoj. Tamen mi decidis ne longe resti en Italio, do mi flugis per aviadilo …. al Japanio! Ĉar mi volis kontroli la multajn preparojn kiujn oni faras por la Olimpiaj ludoj kaj la kvindeka Kongreso de Esperanto. Multaj diris al mi, ke ili certe lernos la lingvon por la univorsala kongreso, kaj ili fakte jam ekkonstruis multajn specialajn lokojn aparte por la Esperantistaro, kaj ili ankaû konstruas necesejojn laû la okcidenta maniero! Nu post tiu vere ĝuinda sperto, mi kun granda ĝojo ekflugis al tiu bela lando …. Usono! Ĉar mi tiom ŝatas esti inter la usonanoj mi denove kun ĝojo trovas min inter la nubskrapuloj kaj en la Kongreso de la esperantistaj fajruloj de ELNA kaj JEN. Mi ĉi-foje povos vidi ne nur la nubskrapulojn kaj Wall-Straton-ĉar neniam mankas mono en Usono – sed ankaû la belajn ekspoziciaĵojn de la Novjorka Mondfoiro.

Kaj kompreneble nun, ĉar mi restos eble dum longa tempo en ĉi tiu bela lando, mi povos al vi ĉiuj kiel ĝuste kaj korekte elparoli Esperanton!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiun oni uzas sur la kapo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?