Panelo “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 49 Spektoj
- 1 Komentoj
- 6
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva, la kanalo de UEA ĉe YouTube, elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo.
INK estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aŭspiciata de UEA. La lanĉo de INK okazis la 20-an de septembro 2020, dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (Mondafest’ 2020): ĝin enkondukis Nicola Ruggiero deflanke de ALE, Orlando Raola deflanke de UEA kaj José Antonio Vergara kiel speciala gasto, kiu prezentis vidpunkton de epidemiologo. La limdato por sendi verkojn al INK estas la 20-a de junio 2021, kaj la gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a UK en Montrealo, en 2022. Premioj por la gajnintoj estos 500, 300 kaj 200 eŭroj.
La temo de la konkurso estas “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Tiu temo estas universala kaj permesas verki pri pasinteco (dum la unuaj – kelkaspekte frenezaj – monatoj de la pandemio), pri nuntempo (kiam la socio relative alkutimiĝis aŭ akceptis vivi kun la viruso) aŭ estonteco (post jaroj aŭ jardekoj: kia estos nia mondo?). La prezidanto de la konkurso estas François Lorrain, el Kanado (interalie revizianto de la lasta eldono de La Eta Princo) kaj la sekretario de la konkurso estas Nicola Ruggiero, el Italio (ALE). Anoj de la ĵurio venas el diversaj kontinentoj kaj taksos la novelojn rete.
Aŭtoroj povas sendi novelojn verkitajn originale en Esperanto aŭ verkitajn en iu ajn alia lingvo, kun traduko al Esperanto. Tial INK estas malfermita al ĉiuj aŭtoroj en la mondo kaj estas okazo konigi Esperanton kaj Esperantan literaturon al la ĝenerala publiko.
Pliaj detaloj pri la konkurso: https://www.akademio-literatura.org/ink. Kaj ĝia regularo: https://www.akademio-literatura.org/ink/regularo.
0:09 Nicola Ruggiero, enkonduko
1:21 Amri Wandel, scienca panelo
33:31 José Antonio Vergara, scienca panelo
1:14:46 Margaret Zaleski-Zamenhof, scienca panelo
1:29:02 Kato de Nicola Ruggiero, speciala gasto
1:30:50 Katalin Kováts, edukado.net kaj Ekparolu!
1:37:44 Mireille Grosjean, afrika situacio
1:54:19 Nicola Ruggiero, prezentado de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
1:58:54 Francisko Lorrain, prezidento de INK
2:01:11 Paulo Sergio Viana voĉlegas sian novelon “Mi ne havas horloĝon”
2:08:23 Claudia Larochelle, honora prezidento de INK
2:13:43 Nicola Ruggiero, prezentado de la ĵurianoj kaj regularo
2:16:14 Chelsea Moses, kiel Esperanto ŝanĝis min
2:33:58 Marisol Soriano, kiel Esperanto ŝanĝis min
2:55:40 Nicola Ruggiero, dankoj kaj konkludo