LIVETS BOG 1. PROLOGO. Sekcioj 1, 2, 3 kaj 4. Martinus. (Esperanto)
LA KOSMOLOGIO DE MARTINUS publikigis antaŭ 7 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
1. Ĉiu viva estulo, kiu venas en la mondon, troviĝas en la travivado* de la vivo. Tiel estas senescepte por ĉiuj estuloj, egale ĉu ili apartenas al tiu socio, kiun ni nomas “la tera homaro”, aŭ ĉu ili apartenas al tiuj formoj de vivo, kiujn ni kutime vidas kiel “bestojn”, “plantojn” kaj “mineralojn”.
2. La travivado de la vivo povas ekzisti nur en formo de interagado de du formoj de energio, nome la energio radianta de la universo en formo de nia ĉirkaŭa mondo, kaj la energio radianta el nia propra interno en formo de nia manifestado. En formo de la travivado de la vivo tiu interagado identas ĝuste kun la kreado de nia vivo. Tial estas klare evidente, ke ĉiu unuopa el ni estas grava faktoro en tiu kreado de nia sorto, precipe ĉar en certa regiono ni posedas ĝuste tiel nomatan “liberan volon”.
3. Tio plue signifas, ke ĉiu estulo troviĝas antaŭ oceano da fortoj, kies plena manifestado en formo de “la naturo”, en formo de la elementoj, substanco aŭ materio, en formo de pensklimatoj, kaj precipe en formo de kunestuloj, povas influi la estulon laŭ skalo de plej malsamaj formoj de manifestado. Tiuj formoj etendiĝas de la plej teruraj formoj de malagrablo al la plej ravaj kaj brilaj formoj de agrablo. Tiu giganta fortoorganizo povas do same facile influi la individuon kruele kaj terure, kiel ĝi povas influi ĝin agrable kaj feliĉige. Sekve ĝi estas faktoro kunefika samgrade en kreado de feliĉa kiel en kreado de malfeliĉa sorto por la individuo.
4. Kiel mi menciis antaŭe, ni ne estas tute lasitaj al tiuj grandegaj fortoj, sed en la regiono regata de nia libera volo ni efektive mem estas la faktoro domina en la reguligo de la influo, kiun havas tiuj grandegaj fortoj sur nian propran vivon. Sed ĉar la plej granda faktoro malantaŭ nia libera volo ja kutime estas nia propra scio, do tio, ĉu ni ricevos feliĉan aŭ malfeliĉan sorton, dependas de la amplekso de tiu scio. Se tiu scio ne ampleksas konon pri la realaĵoj identaj kun la neevitebla, necesa bazo por plene ekvilibra kaj feliĉiga harmonio inter niaj manifestadoj kaj la mondenergioj, do samgrade kiel diferencas nia kono de tio, ni ricevos malpli perfektan sorton aŭ spertadon de la vivo. Nia scio estas do efektive la faktoro domina en la reguligo de nia interagado kun la influo direktata al ni de la naturo. Laŭ nia kapablo eviti tiujn formojn de energio, kiuj estas malagrablaj kaj malbelaj, ni ja pli kaj pli envenas sub tiujn energiformojn, kiuj estas belaj kaj agrablaj.
Pli da informo: https://www.martinus.dk/eo/titolpago/