Tone: Esperanto estas nova kanto (kompleta) dum SES 2009
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
NOVA KANTO
Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo: Adomas Jakštas), litova pastro (1860-1938)] kaj
Tone (Antônio Moreira) http://www.myspace.com/toneritme [Por vidi la tekston klaku ĉi-sube al “MONTRU PLI”]
Mil naŭcent kvin. Francio.
La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo.
Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian.
Jen Esperanto. Vivanta lingvo!
Veke vibru, veke vibru,
Veke vibru verda voko!
Mil okcent kvindek naŭ
Alvenis homo al la mondo kvazaŭ
Li estus sendita por tasko misiista
Altkvalita. Sur la tero infinita
Dekkvina de decembro estis la dato
Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato
Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton
Kiu ŝanĝus la mondon sen uzi bajoneton
Lazaro Ludoviko Zamenhof
Estis la nomo de la homo
kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon.
Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.
Komenciĝis, do, la revolucio
Kiu alportus nur bonon al civilizacio
Esperanto ĉiuloken senhalte iras
Simpatianton tra la mondo ĝi akiras
Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur.
Sed ankaŭ efika, praktika, komunika
Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas
Tute libere, ĝi evoluas vere.
Esperanto estas uzata proze aŭ poezie
En ĉiuj rilatoj kaj alie.
Interprete, interrete ankaŭ ĝi utilas
Ĝi facilas, ni babilas.
Kaj ĝia povo, kompreneble, ja furoras
Pro tio Esperanto multe valoras
Do!…Dehaku. Do!… Dehaku. Do!…
Dehaku se vi povas baobabon.
Dehaku se vi povas la revon de l knabo
El Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko.
La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko.
Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes!!!
Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.
[la sekva parto de la teksto estis verkita de
Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (pseŭdonimo: Adomas Jakštas):
Eksonu nova kanto
Pri la lingvo Esperanto,
Pri ligil internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitaj la plej mirinda
Vere estas ĝi laŭdinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolĉaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de maŝinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli ol gloro senutila,
Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Eŭropo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo
Ĝin parolos ĉiu homo:
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, –
Kaj pereos la plendato:
Mi vin ne komprenas, frato.
Por ke venu tiu horo –
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.
Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.
prezento 2009 dum la SES (Someraj Esperanto Studoj, http://www.lernu.net )
Dankon al Tone por la kompleta teksto!
MVI 0069