Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

REZISTOS MI (Resistiré)

Esperantaj Filmetoj publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La kanto “Resistiré”, ofte uzata en Hispanio kiel instigo por rezistado, estis tradukita al Esperanto de Pablo León el Argentino okaze de la KOVIM-19a pandemio en 2020, kun titolo “Rezistos mi”, kaj majstre interpretita de Kriztoff el Francio.

Biografio de Kriztoff, pseŭdonomo de Christophe BORDAS:

Esperantisto kaj multtalenta profesia muzikisto, jen la nova Esperanta stelulo Kriztoff.

Kriztoff loĝas en la suda centro de Francujo.
Li komencis muziki en la aĝo de 3 jaroj per harmoniko: li tuj kapablis muziki la melodiojn, kiujn li havis en la memoro. Li ankaŭ havis akordionon kun klavaro.
Je 5 jaroj, li akompanis la folkloran ensemblon, en kiu ludis liaj gepatroj, per fluto. Li asertas,
kun humuro, ke oni pli ĝuste diru, ke la grupo bonkore permesis ke li grincigu sian flaĝoleton dum la kunmuzikadoj! …
La fakto restas, ke post ĉi tiu sperto, oni frue enskribigis lin en la klaso de klasika violono en la muziklernejo de la urbo Tulle (19) kaj li partoprenis en sia unua konkurado de popola violonado en la aĝo de 9 jaroj.

Multnombraj elpaŝoj sur plurajn scenejojn kiel solisto aŭ en diverstilaj bandoj (tradicia muziko el ĉiuj horizontoj, rokenrolo, bluso kaj aliaj stiloj) ebligis al li eble plej esprimi sin.

Nun per sia bela 5-korda elektroakustika violono kreita de Yves-Antoine GACHET, violonmetiisto en Châteauroux (36), li ĝojigas ĉiujn, ŝvebante de scenejo al scenejo kiel solisto.
Lia spektaklo, kiun li nomas sia “BALALALOOP” (balo per sonbuklilo), estas, laŭ
niaj deziroj, ĉu spektaklo, ĉu koncerto, ĉu tradicia balo kun akĉentoj de “Folko-Roko” okcitana-kelta-sudokcidenta-limoĝ-regiona.
Tie, dum vi dancas, KRIZTOFF muzikas per sia violono, sia gitaro, sia sakŝalmo kaj samtempe registras per multaj pedaloj de sia elektronika sonbuklilo, unu post la alia kaj vive, la diversajn muzikajn partojn, kiuj iom post iom konsistigas kvazaŭ plenan orkestron.

“Rezistos mi” estas lia unua interpretaĵo en Esperanto, kreita en Junio 2020.

“Kiam vi eklernis Esperanton, Kriztoff?
Mi aŭdis pri Esperanto la unuan fojon en bazlernejo, kaj la ideo paroli la internacian lingvon, simbolon de paco kaj kompreno inter la popoloj de la mondo, ĉiam akompanis min ĝis mi faris, en 2017 unuan staĝon de Esperanto en la kastelo de Greziljono.
Kaj kiel vi komencis lerni Esperanton?
Mi ĉeestis en 3 aŭ 4 staĝoj en la kulturcentro de la kastelo Greziljono, kie mi partoprenis ĉiujn eblajn agadojn kaj mi partoprenis iujn lecionojn kun vi Fransoazo, kun Bert, kun Ŝtonĉjo kaj Dennis Keefe.”
Kaj de tempo al tempo mi uzas la aplikaĵon Duolingo-n.”

Kriztoff, la diversstila violonisto, estas ankaŭ Archibald, la komponisto kaj kantisto kaj Christophe BORDAS la korusestro kaj reĝisoro.

Por eniri en lian personan artan universon, por malkovri liajn personajn komponaĵojn, vizitu lian retejon: http://kriztoff.multizic.com

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Aŭskultu mian …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?