Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

[Prelego] La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj? — Ida Stria

D-ro Loĉjo publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Prelego de D-ro Ida Stria : « La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj? ». Parto de la Internacia Kongresa Universitato de la 103-a UK.

https://uea.org/teko/Scienca_Kafejo/2018/Stria

Registrita dum la 103-a Universala Kongreso de Esperanto, 2018, Lisbono, Portugalio.

== Resumo ==

« La angla estas en moderna tempo vaste parolata potenca interlingvo, riĉa je vortoj kaj strukturoj pruntitaj el diversaj lingvoj. Ĝi apartenas al la okcidenta branĉo de la ĝermana lingvofamilio; tamen longa historio de invadoj de la Britaj Insuloj fare de Skandinavoj kaj Normandoj brulstampis la anglan tiel, ke ĝi similas al lingvoj eksteraj de sia branĉo. Pro tio lingvistoj diskutas fervore, ĉu la angla lingvo ne estu konsiderata kreola lingvo (simpligita interlingvo kun denaskaj parolantoj aperinta en relative mallonga tempo).

La prelego donas superrigardon pri la anglosaksa (malnova angla) kaj ĝia evoluo al la meza angla lingvo dum la konkeroj. Prezentitaj estos debatoj pri la statuso kaj parenceco de la angla en tiu tempo.

Parto de lingvistoj opinias la anglan esti kreola lingvo bazita sur la anglosaksa kaj normandfranca de la 11 jc., kaj ili montras la grandan malsamecon inter la malnovangla kaj la mezangla. Alia ofta tezo estas, ke jam la malnova angla miksiĝis kun la lingvo de konkerintoj, ĉi-okaze la skandinavoj, kiuj venis al la Britaj Insuloj en la 5a jc. Tamen lastatempe aperis voĉoj, kiuj kontraŭas la kreol-teorion kaj sugestas, ke la procezo de evoluo estis iompostioma, t.e. ke pro kontaktoj de lingvoj reciproke kompreneblaj aperis nova dialekto, nome la mezangla. »

== Bildoj ==

La bildo pri la historio de la angla lingvo estas traduko en esperanto de bildo kiu venas de la blogo « Triangulations »
https://triangulations.wordpress.com/2014/09/30/the-history-of-the-english-language-a-diagram/

== La Facebook paĝo ==
https://www.facebook.com/drolocxjo

== Kiu ? ==
Prelego : D-ro Ida Stria
Filmado kaj muntado : Loïc Rossi

== Kiel ? ==
Filmo : Huawei Ascend G620
Sonregistrado : Zoom H1n (registrilo)
Sonkorektado : la programo Audacity 2.0.5
Muntado : Kdenlive 17.12

== Kontako ==
Mi estas ankaŭ sur Twitter : http://twitter.com/AstroLR
Mia blogo : http://astrolr.blogspot.fr
Mia retejo : http://loic.cg.rossi.gitlab.io/esperanto.html

Tiu filmeto estas sub Krea Komunaĵo permesilo (CC-BY Loïc Rossi, Ida Stria)

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Per piedoj oni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?