La submara optika kablo “PEACE”

Comment with Lucia publikigis antaŭ 7 monatoj

02:20 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La submara optika kablo estas titolita “PEACE”, ĉar ĝia plena nomo estas Pakistan and East Africa Connect in Europe laŭ la angla lingvo. Ĝia funkciigo alportos pli efikan kaj oportunan komunikadon inter Eŭropo, Azio kaj Afriko, tiam ĉinaj kompanioj povos liveri servojn por eŭropaj kaj afrikaj klientoj, ekzemple en transmisio de videoj, virtuala realeco, solvoj de komplikaj modeloj kaj aliaj. Tio kreos pli multajn ŝancojn al entreprenoj de landoj laŭlonge de la itinero, kaj tiuj entreprenoj havos pli da ebloj kunlabori kun Ĉinio.

Laŭ raporto de Bloomberg News, la franca registaro opinias, ke la programo “PEASE” en la kadro de la Zono kaj Vojo ludos ŝlosilan rolon en Eŭropo. Laŭ alia informo, Francio pretas rezisti al premo de Usono en la programo. La franca registaro ne volas tion, ke Ĉinion estos ekskluziva je la franca reta infrastruktura konstruado pro la premo de Usono, kaj Francio ne komplete dependas de la usona decido. En februaro ĉijare, germana ĉefministro Angela Merkel esprimis rifuzi agon izoli Ĉinion dum gazetara konferenco, kiun ĉeestis ŝi kune kun franca prezidento Emmanuel Macron. Ŝi ankaŭ ne akceptas tranĉi ligilojn kun Ĉinio en la cifereca epoko.

En la kadro de la Zono kaj Vojo, Ĉinio plifortigos interligon kaj interlaboron de tera kaj mara infrastrukturo kaj komencos tutecan planadon kaj ĉiuflankan aranĝadon de pri maraj kaj teraj resursoj. Esplora Centro pri Azio, kies stabejo estas en Leiden de Nederlando, diris, ke post 10 jaroj, Ĉinio posedos 20% de submaraj optikaj kabloj de la mondo, kio rompos strukturon de la nuna merkato kaj venigos la merkaton kun libera konkurenco por klientoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

enpersursub