Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Moore-leĝo plilongiĝas (Esperanto)

Voĉo de Esperantujo publikigis antaŭ 4 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la novaĵoj por dimanĉo, la tridek-unua de majo.

La streĉiteco inter Usono, Israelo kaj Irano restas tre alta, dum diplomatiaj klopodoj por atingi fragilan pacon alfrontas gravajn defiojn kaj surteraj militaj agoj daŭras. La radikoj de la nuna milito originas en la dudek-oka de februaro, kiam Usono kaj Israelo lanĉis serion da aeratakoj kontraŭ militaj kaj registaraj celoj en Irano, nomitan Operacio Epika Furiozo. Dum la unuaj dek-du horoj okazis preskaŭ naŭcent atakoj, kiuj rezultigis la mortigon de la irana supera gvidanto Ali Ĥamenei kaj aliaj altrangaj oficialuloj. Unu el la plej polemikaj okazaĵoj de tiu tago estis la atako kontraŭ knabina lernejo oriente de Bandar-Abaso, kie mortis proksimume cent sepdek homoj. Usonaj fortoj supozeble gvidis tiujn atakojn celante najbarajn konstruaĵojn de la mararmea bazo de la irana Islama Revolucia Gardistaro, konata kiel i-ro-go-co. Irano respondis per atakoj de misiloj kaj senpilotaj aviadiloj kontraŭ usonaj ambasadejoj, armeaj bazoj kaj naftaj instalaĵoj, kio kondukis al la fermo de la tiel grava Hormuza Markolo. Kvankam fragila batalhalto ekvalidis la sepan de aprilo, la situacio restas tre malstabila.

Lastatempaj diplomatiaj raportoj el la dudek-kvina de majo indikas, ke ebla nuklea interkonsento inter Usono kaj Irano estas preskaŭ preta por subskribo. La nova irana supera gvidanto Amuŝta Bahamei donis ĝeneralan konsenton pri la proponita kadro, kiu inkluzivas promesojn pri la irana nuklea programo, laŭ kiuj Irano promesas forigi ĉiujn provizojn de riĉigita uranio en estonta permanenta pakto. Ĉi tiu propono enhavas ankaŭ sesdek-tagan batalhalton, kiu povus etendiĝi al la libana milico Hizbolaho. Tamen, la usona prezidento Donald Trump instrukciis siajn intertraktantojn ne rapidi kaj deklaris, ke la usona blokado kontraŭ iranaj ŝipoj en la Hormuza Markolo restos plene efika ĝis oficiala subskribo de la dokumentoj. Dume, la usona ministerio pri financoj la dudek-okan de majo sankciis kvin ŝajnkompaniojn, kiuj subtenas la iranan armeon per liverado de nafto, precipe al Ĉinio.

Milite, la usona armea komando CENTCOM neis iranajn asertojn, ke lokaj aerdefendaj sistemoj paf-faligis usonan aviadilon en la provinco Buŝehr. La dudek-naŭan de majo, la usona mararmeo avertis pri militaj operaciois norde de la duoninsulo Musandamo, kaj usonaj fortono senkapabligis la ŝarĝoŝipon Lian Star, kiu veturis sub la flago de Gambio. Ĉi tiu ŝipo ignoris pli ol dudek avertojn dum ĝi provis rompi la usonan blokadon, kio devigis usonan helikopteron pafi misilon en ĝian maŝinejon. Tio estis la sesa ŝipo haltigita ekde la komenco de la blokado. Irano reagis hieraŭ per averto, ke iu ajn malobservo de la reguloj en la markolo metos la sekurecon de ilia trairo en gravan riskon. Hieraŭ, Donald Trump deklaris en televida programo, ke li ricevis garantiojn de Irano, ke la lando ne disvolvos nukleajn armilojn. Tamen, raportoj de la gazetoj New York Times kaj Axios malkaŝis, ke la prezidento resendis novan skizon de interkonsento kun pli severaj kondiĉoj al Irano por plia ekzameno.

Samtempe, en Singapuro finiĝis la dudek-tria azia sekureca forumo, konata kiel la Ŝangri-La Dialogo. Tie, la usona sekretario de milito Pete Hegseth prezentis la novan strategion de Vaŝingtono por la Pacifika regiono, priskribante ĝin kiel novan epokon de pragmata idealismo. Hegseth emfazis, ke aliancoj funkcias nur kiam ili estas veraj partnerecoj, kaj ke Usono pretas labori kun ĉiuj landoj por certigi liberan regionon sen iu ajn reganta hegemonio. La fono de ĉi tiu forumo estis markita de la daŭra milito, kiun multaj partoprenantoj priskribis kiel la plej urĝan minacon por la azia energiprovizo. Hodiaŭ, la milita premo pliiĝis en Libano, kie la israela armeo ordonis al civiluloj sude de la rivero Zahrani evakui la areon, dum israelaj trupoj konkeris la historian kastelon de Beaufort, kio reprezentas la plej profundan israelan inkursion en Libanon dum pli ol kvaronjarcento.

Nun ni transiru al grava scienca sukceso en la kampo de komputila teknologio. Hieraŭ, esploristoj de la Inĝenierlernejo Grainger de la Universitato de Ilinojso anoncis gravan paŝon antaŭen, kiu povus plilongigi la validecon de la tiel nomata Leĝo de Moore. Ĉi tiu leĝo, unue formulita de la kunfondinto de Intel, Gordon Moore, en la jaro mil naŭcent sesdek kvin kaj reviziita en la jaro mil naŭcent sepdek kvin, asertas, ke la nombro da transistoroj sur mikroĉipo proksimume duobliĝas ĉiun duan jaron. Tamen, ĉar la elektronikaj eroj atingas atomajn dimensiojn, la fizikaj limoj de silicio kaj la efikoj de kvantuma mekaniko minacas bremsi ĉi tiun progreson.

La scienca teamo, gvidata de profesoro pri materialscienco kaj inĝenierarto Qing Cao, sukcesis trovi solvon kreante metodon por stakigi plurajn tavolojn de siliciaj cirkvitoj rekte unu sur la alian. Uzante ekstreme maldikajn siliciajn membranojn kaj malalt-temperaturajn produktadajn teknikojn, ili venkis la termikan baron, kiu antaŭe malhelpis la kreadon de veraj tridimensiaj integritaj cir…

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

En la maro naĝas ...

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?