Memoras mi mirindan horon… A. Puŝkin. Esperanto 🟢
ELEGANTE V. publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Puŝkin
Memoras mi mirindan horon:
Vizie venis via bel’
Simile fajran meteoron,
Beleco pura de chiel’.
En viv-malghoj’ kaj maltrankvilo,
En vantaj zorgoj de popol’
Mirindan vochon kun subtilo
Mi audis longe sen konsol’.
La jaroj pasis. Viv’ ribela
Disblovis revojn de junul’,
Forgesis mi pri vocho bela
Kaj bildon charman en nebul’.
En la ekzilo kaj enuo
Mi longe vivis lau okaz’,
Sen la inspir’ kaj amo ghua,
Sen larmoj dolchaj, sen ekstaz’.
Kaj nun vekighas la animo,
Denove en vizia bel’
Revenas vi de malproksimo,
Beleco pura en chiel’.
La koro tremas kun admiro,
Ghin replenigas la emfaz’
De amo ghua kaj inspiro,
De larmoj dolchaj kaj ekstaz’.