#mondafest2020 Festivala Temo: “UN 75-jara” – Mesaĝo de UEA: alvoko al partopreno – Sara Spanò

UEAviva publikigis antaŭ 10 monatoj

02:45 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Sara Spanò, komisiito de UEA (2019-2022) pri Eksteraj Rilatoj kaj membro de la laborgrupo respondeca pri la temo de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. En tiu video, kiu estas ero de la malfermo de MondaFest’ 2020, nome la Somera Inaŭguro, kiu okazis la 20-a de junio 2020, ŝi prezentis kiel la pritrakto de la temo strukturiĝos laŭ la tri ĉefaj kolonoj de Unuiĝintaj Nacioj: paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo. Ĉiuj bonvenas partopreni: via voĉo gravas, ĉies voĉo gravas por kune plani la estontecon.

Sara Spanò estas ankaŭ eks-estrarano de UEA (2016-2019), i.a. respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kaj reprezentanto de UEA kaj TEJO ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

DomoLangoTabloSeĝo