La Liturgio de la Vorto — 1a Dimanĉo de Karesmo, jaro B — 21.02.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La unuan dimanĉon de Karesmo en la jaro B ni aŭskultos la esperigan legaĵon el la libro de la Genezo pri la interligo, kiun Dio faris kun Noaĥo post la diluvo. La akvo, kiu tiam purigis la tutan kreaĵon de peko kaj malbono, antaŭanoncis la akvon de bapto, kiu nun purigas ĉiun homon. 🤗
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏
✠ ✠ ✠
Bonvolu aŭskulti la himnon „Audi, benigne Conditor” (Kreint’ favora, aŭdu nin). Tiu ĉi gregoria himno por la dimanĉoj de Karesmo komenciĝas per jenaj vortoj: „Kreint’ favora, aŭdu nin. / Al Vi ni preĝas kun plorad’ / en tiu ĉi karesma temp’, / la kvardek tagoj de abstin’.” La ĉisuba registraĵo de la ĉanto estas fare de la sĥolo „Cantori gregoriani” de Kremono:
https://www.youtube.com/watch?v=4yhg4VZ6xkA
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Psa 91
0:20 ‣ Krucosigno
0:27 ‣ Saluto
0:32 ‣ Komenca preĝo
0:41 ‣ Unua legaĵo — Gen 9
2:14 ‣ Psalmo — Psa 25
4:26 ‣ Dua legaĵo — 1 Pet 3
5:45 ‣ Aklamo — Mat 4
6:24 ‣ Evangelio — Mar 1
7:26 ‣ Silento
7:55 ‣ Universala preĝo
9:30 ‣ Preĝo de la Sinjoro
11:25 ‣ Resuma preĝo
11:58 ‣ Beno
12:10 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la psalmo fare de Urszula Rogala (vol. 1, mel. M) kaj de la aklamo fare de nekonata aŭtoro (vol. 1, mel. t),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de la 1a Dimanĉo de Karesmo.
La ikonon „La arkeo de Noa” (20 jc.) verkis Natalja Ermakova por la baptokapelo en la rusa ortodoksa preĝejo de sankta Nikolao en Amsterdamo.