#VK23 IKU-AIS: Histori-kompara aliro al fonologia kaj morfologia variado en la Kikonga Lingva Areto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Komence de la jaro UEAviva re-spektigas la enhavojn de la pasintaj Virtualaj Kongresoj (VK). Tiu ĉi prelego estis de la 4-a VK, okazinta en novembro 2023. La VK-oj estas servo de UEA por la individuaj membroj, kiuj al ĝi povas aliĝi senpage. Subtenu la laboron de UEA per aliĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Tiu ĉi video estas registro de la sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de 2023 kaj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Preleganto: Heidi Goes
“Histori-kompara aliro al fonologia kaj morfologia variado en la Kikonga Lingva Areto kun speciala fokuso sur Kabindo” – La pli larĝa Malsupra Kongo-regiono en Mezafriko estas hejmo de la Kikongo lingvaro (KLC), vasta lingvaro de regionaj lingvo-variaĵoj en kvar najbaraj landoj: Angolo inkluzive de Kabindo, la Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj Gabono. Miaj doktorigaj esploroj celis akiri pli bonan komprenon pri kiel la Kikongo Lingvaro (KLC), kun speciala fokuso pri Kabindo, estis formita tra la tempo. Mi faris tion adoptante histori-komparan lingvan aliron al fonologia, morfo-fonologia kaj morfologia variado, kiujn nuntempaj lingvo-variaĵoj manifestas inter si, kaj koncerne historiajn variaĵojn por kiuj skribita dokumentado estas havebla. La plej malnovaj dokumentoj jam datas de antaŭ preskaŭ kvar jarcentojn. Ĉi tiu esploro kompletigas pli fruajn studojn pri la historio de la KLC ene de la BantUGent esplorgrupo, aparte la leksikon-bazitaj lingvo-genetikaj klasifikoj. La dua parto temas pri ‘unuiga’ lingvo ‘Ibinda’ kaj pri tio, ĉu eblas normigi ‘ibinda-n’ kiel la lingvo de la angola provinco Kabindo?