Kapriol’! – Tosto
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 16 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu Nederlanda muzikgrupo estiĝis spontane dum balfolk-vesperoj. Antaŭe la membroj jam donis multajn festajn prezentadojn. Marita kaj Marian longtempe ludis en la Esperanta grupo Kajto kaj nun ili duope prezentiĝas kiel Marianta. Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn ĉe iliaj bandoj Blue Tape Band kaj Kalis.
Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol! kaj prezentas svingan kaj varian programon kun balfolk-dancmelodioj kaj kantoj kiuj estas tradiciaj Nederlandaj aŭ memfaritaj.
Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon sur novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon sur malnovaj muzikiloj. Ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝadoj. Krom tio improvizaĵo estas grava parto.
Post la fondo en marto 2009 Kapriol’! interalie koncertis en Barcelono, ĉe KEF en Danlando kaj ĉe FESTO en Germanio.
Balfolk signifas: balo kun tradicia muziko kun akcento sur festi unu kun la aliaj kaj ne sur la paŝoj. La formulo estas simpla:
– La variaj dancmelodioj ĉiam estas ludataj rekte kun interagado inter muzikistoj
kaj dancantoj. Muziko kaj danco estas same grava.
– Limigita nombro de dancoj kiuj jam estas ŝatataj dum multaj jarcentoj en tuta Okcident-Eŭropo. Temas pri pardancoj kiel skotiŝo, polko, valso kaj mazurko,
vicdancoj kiel bureo aŭ andro. Estas ankaŭ rondodancoj kiel cirklo kaj ĵigo ĉe kiuj la partneroj daŭre interŝanĝas,.
– Ne necesas multe da dancekspliko, ĉar la bazo de la balfolk-dancoj estas sufiĉe simpla. Ĉiu kapablas kundanci en la limtempo de dek minutoj. Samtempe la
progresintaj dancantoj povas ĝisfunde ĝui la dancojn kun variacioj kaj plisubtiligoj.
Por koncertoj Kapriol! povas laŭdezire:
– Doni koncerton por aŭskulti.
– Instrui la balfolkdancojn por dancigi la publikon.
– Kantigi la publikon kun kanonoj el la kanonlibro de Kajto.
– Krome la esperanto-repertuaro la grupo ankaŭ povas prezenti nederlandajn kaj frisajn kantojn kaj dancmelodiojn.
En la somero de 2009 Kapriol! eldonis la kd-on Aventur. Oni povas mendi la kd-on per la retpaĝo de Ad Bos: http://www.trbandstudio.nl (elektu contact), telefone (tel. +31-513624910) aŭ per Vinilkosmo. La prezo estas € 15.-.
La grupo Kapriol! konsistas el:
Ad Bos – kaĥono kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado
Rutger Dijkstra – baso, gitaro, violono, mandolino, kantado
Marita Kruijswijk – flutoj, ŝalmo, kantado
Marian Nesse – akordiono, kantado
Tosto
Trinku, filo, ne rapide,
trinku, filo, lante nur!
Tro rapide ne valide,
tro rapide – sen plezur’!
Pri bier’, pri fier’!
ludu la muziko.
Ne al vi, al la vent’
celas la prediko!