CH0PSTiCk – Karno Kaj Sango
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
El la EP/From the EP:
“Transe D’Amo Kaj Doloro”
Dec 2024
Elŝutu la EPon NUN per mia Bandcamp-paĝo! Ligilo en mia kanal-priskribo.
Download the EP NOW through my Bandcamp page! Link in my channel description.
TEKSTO:
Mi vin vidis la unuan tagon
En amaso antaŭ l’akceptejo
Kvazaŭ malben’ aŭ diabla pakto
Intereso ekis poste en la trinkej’!
Nun ĉi tie sub nokta ĉiel’
Etaj kisoj eksaltas el ni
Kaj vi gustas ĝuste kiel miel’
Kion faras vi- faras vi kun mi?
[Refreno:]
Ni estas pli ol karno kaj sango, sed
Min nun nur allogas via Venusa formo
Tro multe babilas ni por surfacaj pekantoj
Sentumoj bazaj transe d’amo kaj doloro!
Mi vere bedaŭras ne povi vidi
Kio sin kaŝas post via vizaĝo
Verŝajne ni povos poste pli babili
Por ke ekkonu mi vian belan estaĵon!
Verŝajne ni povos poste ebriiĝi
Sed ankoraŭ lasu min trinki vian nektaron!
[Refreno:]
Ni estas pli ol karno kaj sango, sed
Min nun nur allogas via Venusa formo
Tro multe babilas ni por surfacaj pekantoj
Sentumoj bazaj transe d’amo kaj doloro!
Ene de la moment’
Kiso de la serpent’
Ene de la moment’
Dankon pro la venen’
[Refreno:] (2x)
Ni estas pli ol karno kaj sango, sed
Min nun nur allogas via Venusa formo
Tro multe babilas ni por surfacaj pekantoj
Sentumoj bazaj transe d’amo kaj doloro!