Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Komputeko: prezento de la nova retejo – Yves Nevelsteen | KAEST 2020

E@I publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Yves Nevelsteen iniciatis la projekton Komputeko en 2006. Temas pri plurlingva kolekto de prikomputilaj vortoj. Ekzistas retejo komputeko.net kaj aperis du Komputeko-libroj. En la filmeto Yves mallonge rakontas pri la historio de Komputeko, kaj pri ĝiaj kunlaborintoj. Precipe li detale klarigas kaj montras la multajn enhavajn kaj teknikajn ŝanĝojn kaj avantaĝojn de la nova retejo, kiu estis lanĉita en majo 2020.

Yves Nevelsteen (naskiĝinta en 1974 en Belgio) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Yves bone parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007–2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.
Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto kaj li konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

La fajro estas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?