Tri poemoj de Rumi Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 5 jaroj 07:24 esperanta 6 2 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Ĉi tiu artikolo aperis la 28-an de junio de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto: En mia artikolo de la 1-a de decembro 2015 mi mallonge priskribis la vivon de la fama mistikulo kaj poeto Rumi. Hodiaŭ mi aldonas mian tradukon de du komentarioj trovitaj en la interreto pri Rumi kaj de tri poemoj. “Ĝalal-ed-din Mohammad, ankaŭ konata kiel Rumi, estis filozofo kaj islama mistikulo. Lia doktrino defendas senliman toleremon, pozitivan rezonadon, bonkorecon, karitaton kaj konsciencon per amo. Por li kaj liaj disĉiploj ĉiuj religioj estas pli-malpli veraj. Rigardante sammaniere islamanojn, judojn kaj kristanojn, lia paca kaj tolerema instruado tuŝis homojn el ĉiuj sektoj kaj kredoj. Tamen, malgraŭ la ĵus menciita ekumena sinteno, kaj kontraŭe al lia nuntempa okcidenta portreto kiel proponinto de nekonfesia spiriteco, pluraj poemoj de Rumi sugestas la gravecon de eksteraj religiaj ritoj kaj la unuarangecon de la Korano.” (http://www.poemhunter.com/mewlana-jalaluddin-rumi/biography/) “Ĝalal-ed-din Rumi estas unu el la monde plej respektataj mistikaj poetoj. Dum sia vivdaŭro li produktis fekundan gamon de inspira kaj devoteca poezio, kiu resumas la sufian sperton de unio kun la dieco [Göttliche]. Tiuj sentempaj klasikaĵoj ĝuis renaskiĝon dum la lastaj jaroj, kiam Rumi fariĝis unu el niaj plej popularaj poetoj. Kvankam Rumi estis sufio kaj granda erudiciulo pri la Korano, lia allogo trapasas religiajn kaj sociajn dividojn. Eĉ dum lia vivdaŭro estis konata lia kosmopolita sinteno.” (http://www.poetseers.org/the-poetseers/rumi/index.html) Rumi skribis en la persa, kun bela ritmo kaj ofte kun rimoj. Do malfacilas traduki tian poezion. La plej fama tradukinto al la angla estis A. J. Arberry. Ŝajne li tradukis – en la 1960-aj jaroj – sufiĉe laŭvorte. Alia konata tradukinto, Coleman Barks, tradukis pli libere. Mi ne scipovas la persan kaj mi ne estas poeto. Volante nur doni etan ideon pri la poezio de Rumi, mi tradukis Esperanten tri poemojn (tradukitajn al la angla de Coleman Barks). IUN KISON NI DEZIRAS Ekzistas iu kiso, kiun ni deziras per tuta nia vivo, la tuŝon de la spirito sur la korpo. Marakvo petegas la perlon rompi sian ŝelon. Kaj la lilio – kiel pasie ĝi bezonas iun sovaĝan karul(in)on! Dumnokte mi malfermas la fenestron kaj petas la lunon veni kaj premi sian vizaĝon kontraŭ la mian, spiri en min. Fermu la pordon de la lingvo, kaj malfermu la fenestron de l’amo. La luno ne uzos la pordon, nur la fenestron. (El http://peacefulrivers.homestead.com/rumilove.html) KIU AJN ALPORTIS MIN ĈI TIEN Pri tio mi pensas la tutan tagon, kaj mi diras ĝin vespere. De kie mi venis, kaj kion mi devas fari? Mi tute ne scias. Mia animo estas de aliloke, mi certas pri tio, kaj mi intencas finiĝi tie. Tiu ĉi ebrieco komenciĝis en iu alia taverno. Kiam mi revenos al tiu loko, Mi estos tute sobra. Dume mi estas kvazaŭ birdo el alia kontinento, sidanta en ĉi tiu birdejo. Baldaŭ venos la tago, kiam mi flugos for, sed kiu estas nun en mia orelo, aŭdanta mian voĉon? Kiu diras vortojn per mia buŝo? Kiu elrigardas per miaj okuloj? Kio estas la animo? Demandi mi ne povas ĉesi. Se mi povus gustumi unu trinketon de respondo, Mi povus eskapi el tiu malliberejo por ebriuloj. Mi ne venis ĉi tien propravole, kaj sammaniere mi ne povas foriri. Kiu ajn alportis min ĉi tien devas konduki min hejmen. Ĉi tiu poemo. Mi neniam scias, kion mi diros. Mi ne planas tion. Kiam mi estas ekster la dirado de tio, Mi fariĝas tre trankvila kaj malofte parolas. (El http://www.poetseers.org/the-poetseers/rumi/whoever-brought-me-here/index.html) KIAM MI MORTOS Kiam mi mortos, kiam mia ĉerko estos portata for, neniam pensu, ke mi sentos la mankon de ĉi tiu mondo. Ne verŝu ajnan larmon, ne lamentu nek kompatu. Mi ne falos en abismon de monstro. Kiam vi vidos mian forportatan kadavron, ne ploru pro mia foriro. Mi ne foriros, mi alvenos al eterna amo. Kiam vi lasos min en la tombo, ne adiaŭu. Memoru, ke tombo estas nur kurteno por/antaŭ/de [angle: “for”] la malantaŭa paradizo. Vi nur vidos min malsupreniri en tombon. Sed rigardu min leviĝi. Kiel povas esti fino, kiam la suno subiras aŭ la luno malsupreniras? Ĝi aspektas kvazaŭ la fino, ĝi similas al sunsubiro, sed en realo ĝi estas tagiĝo. Kiam la tombo enfermas vin, via animo estas liberigita. Ĉu vi iam ajn vidis semon falintan al tero ne leviĝi kun nova vivo? Kial vi dubas pri la leviĝo de semo nomita homo? Ĉu vi iam ajn vidis sitelon mallevitan en puton reveni malplena? Kial lamenti pri animo, kiam ĝi povas reveni kiel Jozefo de la puto? Kiam lastfoje vi fermos vian buŝon, viaj vortoj kaj animo apartenos al la mondo de neniu loko, neniu tempo. (El http://www.poemhunter.com/poem/when-i-die-76/) Montri pli...