Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La ĉokolada kuketo

Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV183 (2011.07.27)

La ĉokolada kuketo

La sekva rakonto venas de Facila Vento: facila.org.

Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdas laboron, bonan laboron, pro peco de kuketo.

Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo.Ĉio estas jam preta, oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj ne povis renkonti min.

Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon.

La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kie mi metas mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin.

Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi tamen tresurpriziĝas. En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere havas kialon ruĝiĝi!

Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed en mia lando vi ne plu faros tion!”

Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon. Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo. Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon.

Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo. Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno. Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada kuketo! Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo. Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin.

Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kion oni faras en lernejo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?