La fiŝoj de l´ rivero (Kristnaska kanto) * Los peces en el río (Villancico) en Esperanto Babelo Filmoj publikigis antaŭ 4 jaroj 03:09 esperanta 20 2 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo La fiŝoj de l´ rivero La Virgulino sin kombas trans la kurten’ en silento, ŝia harar’ estas ora kaj la kombil’ el arĝento. Nu jen vidu kiel trinkas la fiŝoj de l’ rivero, Vidu kiel ili trinkas ĉar Dio iĝis bebo. Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli, dum Dio, sur la pajlo, ridetas jam al ni. La Virgulino lavadas kaj sternas ĉion sur lino, sorĉe la birdoj kantadas kaj kreskas lino sen fino. Nu jen vidu kiel trinkas la fiŝoj de l’ rivero, Vidu kiel ili trinkas ĉar Dio iĝis bebo. Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli, dum Dio, sur la pajlo, ridetas jam al ni. La Virgulino preparas la vespermanĝon plej ĝoje, dum sur azeno revenas Sankta Jozefo survoje. Nu jen vidu kiel trinkas la fiŝoj de l’ rivero, Vidu kiel ili trinkas ĉar Dio iĝis bebo. Trinkas kaj trinkas la fiŝoj pli kaj pli, dum Dio, sur la pajlo, ridetas jam al ni. _______________________________________________________________ Kantita de la Rusia Artlernejo Rimski Korsakov. La infana koruso estas gvidata kaj acompanata pianlude de la profesorino Vera Vlasova. Popola hispana kristnaska kanto, tradukita de Liven Dek. Filmeto kreita de Fran Lobato. _______________________________________________________________ Facebook Babelo Filmoj: https://www.facebook.com/Babelo-Filmo… Twitter @babelofilmoj: https://twitter.com/babelofilmoj © Babelo Filmoj 2016 Montri pli...