Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

(ESPERANTO-MUZIKO) Kurso de Esperanto – Inicialoj DC

MANEKENOoficiala publikigis antaŭ 14 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?

Ĉi tiu afiŝo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla.

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Momente ne eblas voĉdoni por ĉi tiu afiŝo.

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tio estas filmeto kiun mi faris por la kanto “Kurso de Esperanto” de Inicialoj DC. Mi tre ŝatis la kanton kaj volis fari homaĝon por ĝi: ĉi tiu muzikfilmeto. Mi pensas ke la kanto estas tre amuza por lerni esperanton. Ĉar temas pri kurso de esperanto, kiu kompreneble estas por komencantoj, mi metis subtitolojn de la teksto por ke veraj komencantoj povos kompreni ankaŭ. Mi esperas ke vi ĉiuj opinios ĉi tiun filmeton tiom amuza kiom mi opiniis la kanton. Ĝis!

Komentoj (61 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Andreo Nomado diras:

    Dank’al ĉi video kaj “Dek bovinoj” mi klare kaptis penson, kiun jam delonge estis en menso sed restadis nebula: esperantistoj estas tro seriozaj. Krom tio oni perceptas ĝin kiel iun antikvaĵon kaj tedaĵon. Laŭ mi ĉi muzikaĵo bone montras, ke Esperanto ankaŭ povas havi alian vizaĝon.

  2. troleto respondas al Andreo Nomado:
    Dank'al ĉi video kaj "Dek bovinoj" mi …

    Se vi pensas ke esperantistoj estas tro seriozaj, simple atentu la subtilan troladon kiu ofte okazas en la komentoj de filmetoj. Ni ja havas humuron, nur ne tiel evidentan.

  3. Dvorak respondas al troleto:
    Se vi pensas ke esperantistoj estas …

    Fakte, kiam Ido estis minaco por Esperanto, Idistoj kritikis la kongresoj de esperantistoj, ĉar la veraj kongresoj estis por laboro, ne por diboĉo.

  4. ridanto respondas al Dvorak:
    Fakte, kiam Ido estis minaco por …

    Bona rememorigo. Esperanto sukcesis travivi dank’al la humuro de esperantistoj. Ni ne perdu tiun pozitivan trajton.

  5. Andreo Nomado respondas al troleto:
    Se vi pensas ke esperantistoj estas …

    Mi ne povas kunsenti kun vi. Laŭ mia sperto esperantistoj kutime estas en la Reto tre seriozaj. Kvazaŭ tombistoj. Ili emas priparoli nur universalajn problemojn kaj precipe de bajzua vidpunkto. Eble vi sukcesis esperantigi viajn samdrinkantojn kaj nun povas ĝui amuzajn komversaciojn.

  6. lulo respondas al Andreo Nomado:
    Mi ne povas kunsenti kun vi. Laŭ mia …

    Ne ĉiuj esperantistoj estas bajzuoj kaj eĉ bajzuoj kapablas paroli pri amuzaĵoj. Ĉu vi iam iris al junulara renkontiĝo?

  7. Andreo Nomado respondas al lulo:
    Ne ĉiuj esperantistoj estas bajzuoj …

    Bajzuoj parolas pri bajzua amuzaĵoj.
    Mi neniam iras al junularaj renkontiĝoj. Por tiu ekzistas diversaj kialoj. La unu estas tio, ke la vorto “junularo” rekte min ne koncernas jam delonge.

  8. Manekenadmiranto diras:

    Ĉu iu scias tion kio okazis al Manekeno? Ĉu iu plu parolas kun ŝi? Ŝi estis tre populara en Esperantujo, sed subite malaperis. Espereble ŝi ne kabeis.

  9. Mi respondas al Manekenadmiranto:
    Ĉu iu scias tion kio okazis al …

    Ŝi iĝis religiano, mi ne memoras la konkretan religion. Plej eble pro tio ŝi forlasis la jutuban kanalon, sed mi ne scias ĉu ŝi forlasis ankaŭ Esperanton.

  10. Manekenadmiranto respondas al Mi:
    Ŝi iĝis religiano, mi ne memoras la …

    Eble vi konfuziĝas. Mi memoras ke en iu filmeto ŝi diris ke SE ŝi estus religiano, ŝi estus siko. Laŭŝajne ŝi havis koramikon de tiu religio kaj ŝi ŝatis ĝin. Sed tio ne signifas ke ŝi estas siko.

  11. Manekenadmiranto respondas al Mi:
    Mi memoris jenan filmon: …

    Jes, tiun filmeton mi celis. Bedaŭrinde ĝi estas ŝia lasta filmeto. Ekde tiam (Decembro de 2015) ŝi silentas en Esperantujo.

  12. Mezaĝulo respondas al Kurk:
    Ĉi tiu filmeto estas dekjara... Eble …

    Post dek jaroj oni estas el juna al ege maljuna…. Kie estas la meza aĝo? Kio estas “ege maljuna” laŭ vi?

  13. okejulo respondas al Mezaĝulo:
    Post dek jaroj oni estas el juna al …

    Mi devis rezisti la tenton respondi ‘okej bumero’. Kial vi sentis vin atakita? Certe la komento de Kurk estis absurda, sed via reago ne necesis.

  14. Mezaĝulo respondas al okejulo:
    Mi devis rezisti la tenton respondi …

    Hehe, homo kiu volas esti egale traktita sendepende de raso, sekso, genro, nacio, aĝo… devas rezisti tenton ne diri “ok numero”. Ĉu estas pli granda ĝeneraliĝo.

  15. Justulo respondas al Mezaĝulo:
    Hehe, homo kiu volas esti egale …

    Mi konsentas ke diri ‘okej bumero’ estas stultaĵo. Sed estas kelkaj bajzuoj kiuj serioze argumentas ke uzi ‘okej bumero’ enordas. Tio estas granda eraro.

  16. Ni kantas belan kanton respondas al Mezaĝulo:
    Post dek jaroj oni estas el juna al …

    Verŝajne ŝi jam ne povus esti membro de TEJO. Tiu estas la limo de juneco en Esperantujo. Sed eble ŝi jam havis gefilojn kaj ili povas esti TEJO-anoj.

  17. Andreo Nomado respondas al Mi vidas per okuloj:
    La kanto estas tre orelkapta! Kial oni …

    Ĉar por ĝi estas bezonataj elementoj malfacile etingeblaj samtempe: kapabloj, ega deziro kaj bela fraŭlino, kiu povas kanti.

  18. Ŭaka respondas al Andreo Nomado:
    Ĉar popolo aprezas belajn …

    @Andreo Nomado. Vi parolas pri la masklisma mondordo. Ĝi ne estas la natura mondordo, sed la ordo altrudita de viriĉoj dum jarcentoj.

  19. Bajzuoj estas stultegaj respondas al Andreo Nomado:
    Ĉar popolo aprezas belajn …

    Jes, ĉar virinoj neniam adoras belajn fraŭlojn. Ankaŭ gejaj viroj neniam adoras tiajn. Nur fraŭlinoj estas aprezataj kaj adorataj. Damna monda ordo!

  20. . respondas al Andreo Nomado:
    Ĉar por ĝi estas bezonataj elementoj

    Ĉu vi aŭskultis la filmeton? La “fraŭlino” ne kantas. Kaj la kantisto ankoraŭ aktivas, koncertas kaj faras albumojn. Do oni ja ankoraŭ faras kantojn tielajn. 🤷‍♂️

  21. Kvo respondas al .:
    Ĉu vi aŭskultis la filmeton? La …

    Ni estu sinceraj: sen tiu ‘fraŭlino’, la filmeto ne havus tiom da sukceso.

  22. Ĝe respondas al Kvo:
    Ni estu sinceraj: sen tiu 'fraŭlino', …

    Manekeno estas multege pli fama ol tiu kantisto, sincere. Kaj ŝi retiriĝis de la movado antaŭ kvar jaroj.

  23. ::: respondas al Kvo:
    Ni estu sinceraj: sen tiu 'fraŭlino', …

    Male por mi, mi ne aŭdis pri Manekeno antaŭ ol Tubaro kaj kontraste mi vidis i.d.c. plurfoje en koncerto kaj havas albumon ktp.

  24. Ĝe respondas al Kvo:
    Ni estu sinceraj: sen tiu 'fraŭlino', …

    Kaj mi ne sciis pri IDC ĝis vi menciis lin en ĉi tiu komentejo, dum mi konas Manekenon de antaŭ pluraj jaroj.

  25. ⣿⣿⣿ respondas al Kvo:
    Ni estu sinceraj: sen tiu 'fraŭlino', …

    Ŝajnas strange diri ke vi ne konis i.d.c. se vi tiel ŝatas ĉi tiun filmeton kiu esence estas muzikfilmeto por unu el liaj kantoj

  26. Ĝe diras:

    “Ŝajnas strange diri ke vi ne konis i.d.c. se vi tiel ŝatas ĉi tiun filmeton kiu esence estas muzikfilmeto por unu el liaj kantoj.”

    Strange aŭ ne, tiu estas la realo. Mi pensis ke la kanto estis farita de la skipo de Manekeno. Mi ne sciis ke la kantisto estas ‘fama’ en Esperantujo.

  27. Fervojo respondas al Ĝe:
    "Ŝajnas strange diri ke vi ne konis …

    ‘La skipo de Manekeno’, mdr

    Vi parolas pri ŝi kvazaŭ ŝi estus Beyoncé aŭ alia famega artisto kun grandaj homaj kaj monaj rimedoj je sia dispono. Ŝi nur estis jutubisto, kiel Evildea.

  28. Pako respondas al Monopolisto:
    Vi scias: esti fama en Esperantujo …

    Plej eble Manekeno estas pli ‘fama’ en sia urbo ol en Esperantujo, laŭ nombro de homoj kiuj konas ŝin.

  29. Monopolisto respondas al Pako:
    Plej eble Manekeno estas pli 'fama' en …

    Jes, laŭ tiu kriterio. Se se ni uzus la relativajn kvantojn, eble ĝi estis pli fama en Esperantujo. Sed unue ni devus scii kiom da loĝantoj havas Esperantujo.

  30. Kontraŭulo respondas al Ĥ:
    Mi kredas ke ĉi tiu filmeto nur …

    Ŝi ne kantas.

    Estas aliaj muzikaj filmoj de ĝi ne tiel popularaj, kial?

  31. Beauvoir respondas al La Korneca Frenezulo:
    Mi tre amas chi tiun inon kaj mi …

    Ŝi ne petis tiujn molestajn komentojn de vi. Lernu, ke inoj ne ekzistas por via ĝuo aŭ plezuro kaj ili ne interesiĝas pri viaj deziroj seksumi kun ili. Respektu inojn.

  32. Vera leninisto respondas al Beauvoir:
    Ĉu oni bezonas esti Jehovo por scii, …

    Ĉar via opinio aspektas tro kategoria kaj postulema kiel dia testamento. Ĉu vi esploris opinion de virinoj pri la kazo? Ĉu vi esploris opinion de ĉiuj virinoj? Ĉu eble vi emas decidi kiel virinoj devas opinii? Ĉu eble vi estas kontraŭfeminismulo kaj ŝatas patriarĥecon?

  33. 2+2=4 diras:

    Al Bajzua bajzuo:
    Se viro kaj virino malsame opinias pri feminismo, virino pravas.

    Se 2 virinoj malsame opinias pri feminismo, la maldekstraulino pravas.

    Se 2 maldekstremaj virinoj malsame opinias pri feminismo, tiu kiu plej volas protekti virinojn eĉ el si mem (infanigado), pravas

  34. 2+2=5 respondas al 2+2=4:
    Al Bajzua bajzuo: Se viro kaj virino …

    Gratulon. Vi kreis perfektan sistemon en kiu neniu povas kontraŭdiri protektemajn feministinojn. Ili ĉiam pravos.

  35. pablo diras:

    Estas mirinde kiel muzikfilmeto por ŝerca kanto povas provoki tiom da komentoj, nur ĉar la ĉefrolulo estas virino.

  36. Beauvoir diras:

    @Vera leninisto

    Kial vi parolas al mi kiel neino? Mi ankoraŭ ne malkaŝis mian genran identecon kaj ĝi ne gravas por ĉi tiu diskuto. Oni ne bezonas esti ino por rekoni aĉan patriarĥisman paroladon.

  37. Vera leninisto respondas al Beauvoir:
    @Vera leninisto Kial vi parolas al …

    Sendube via ineco same kiel ies patriarĥismemo tute ne gravas por la afero. Tamen restadas neklarigita grava detalo: kiu enrajtigis vin paroli en nomo de ĉiuj virinoj?

  38. Beauvoir respondas al Vera leninisto:
    Sendube via ineco same kiel ies …

    Mi ne parolas nome de aliaj. Mi nur atentigas, ke objektigi inojn estas tipa patriarka konduto. Respekto estas baza postulo.

  39. Preterpasanta scivolemulo respondas al Beauvoir:
    Mi ne parolas nome de aliaj. Mi nur …

    Kial vi opinias, ke objektigo egalas malrespekto? Ĉu oni ne povas objektigi respekte? Ĉu bajzuoj ne objektigas ceteran homaron?

Lasi respondon al Beauvoir

diras:Nuligi

Kion havas multaj veturiloj?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?