Purigi la marojn
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 3-an de majo de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
La artikolo de Anton “Bakterio kiu voras plastaĵojn” (de la 17-a de marto) komencas tiel:
“Montoj da malfacile malkonstrueblaj plastaĵoj prezentas enorman ekologian problemon, precipe en la oceanoj.” Anton donis ankaŭ la jenajn informojn: “Mondvaste estas produktataj ĉiujare pli ol 300 milionoj da tunoj da plastaĵoj.” kaj “Ĝis la plena malkonstruo de plasta botelo pasas proksimume 450 jaroj.”
En la interreto mi trovis pliajn informojn kaj taksojn. Ĝenerale la taksoj estas proksimumaj. Vidu:
Nuntempe troviĝas 150 milionoj da tunoj da rubaĵoj en la oceanoj. 70% el ili estas plastaĵoj. (Laŭ alia takso ĉiuj 150 milionoj da tunoj estas plastaĵoj.) Ĉiujare estas aldonataj 10 milionoj da tunoj. La plejmulto el ili venas el la riveroj. Ankaŭ turistoj kaj vendistoj ĵetas multajn plastaĵojn sur la plaĝojn, de kie ili eniras la maron dum la malfluso. Krome multaj plastaj fiŝkaptistaj retoj (kiuj estas malkonstruataj nur post 600 jaroj) estas forlasataj en la maroj, ĉirkaŭ 25.000 ĉiujare, kaj ili estas tre danĝeraj por grandaj kaj mezgrandaj marbestoj, specife testudoj, kiuj estas malliberigitaj en ili (sen rekta homa ago).
La marfluoj movas la plastaĵojn al certaj lokoj. Plejmulte tiuj estas kvin marfluvorticoj, t.e. grandegaj marregionoj, kie la akvo cirkulas, kaj, kun la akvo, la plastaĵoj. La plej granda kvanto da plastaĵoj troviĝas en la tiel nomata “Nordpacifika Rubovortico”. Estas tre malfacile taksi ĝian grandon, sed laŭ la plej malgranda takso ĝi etendiĝas sur preskaŭ 700.000 km2, kio estas la duoblo de Germanio. Do: du Germanioj plenaj je plastaĵoj!
Kion fari?
Ekzistas pluraj projektoj. Evidente mi ne povas mencii ĉiujn.
En 1990 fondiĝis la internacia organizaĵo KIMO, kiu baraktas kontraŭ la poluigo de la Norda kaj Balta Maroj.
En 2006 la malgranda NRO “Green-Ocean” komencis konsciigi la problemon al italaj fiŝkaptistoj kaj instigi ilin kolekti plastaĵojn, kiujn la NRO eĉ aĉetis. En aliaj projektoj oni nur petas la fiŝkaptistojn deponi la kolektitajn plastaĵojn en havenoj.
Ekzistas ankaŭ la “Internacia Tago de la Purigo de Marbordoj”, la 25-a de septembro, dum kiu centmilionoj da homoj en pluraj landoj kolektas rubaĵojn en la bordoj ne nur de maroj, sed ankaŭ de riveroj.
Menciindas du projektoj de konstruado de ŝipoj, kiuj devas kolekti multajn plastaĵojn el la maro. Hazarde – aŭ pli ekzakte pro teknikaj kialoj – la ŝipoj de la du projektoj (nedependaj unu de la alia) estas modernaj katamaranoj, la du funkcios per sunenergio, la du kolektos la plastaĵojn inter la du “trunkoj” de la katamarano, kaj la du konstruaĵoj ŝajne estos pretaj ĉi-jare. Unu projekto nomiĝas “SeaVax”. “Vax” estas mallongigo de “vacuum cleaner” (polvosuĉilo), do la anglaj konstruantoj intencas, ke la katamarano suĉu la plastaĵojn kvazaŭ polvon. La alia projekto – germana – nomiĝas “Seekuh” (laŭvorte “mara bovo”, sed signifante “manato-n”), ĉar la katamarano devos “manĝi” plastaĵojn, kiel bovoj aŭ manatoj manĝas herbojn. Evidente ĝi ne manĝos, sed kolektos la plastaĵojn, unu tunon dum ĉiu veturado.
Juna nederlandano opinias, ke la katamaranoj de la du projektoj ne povos kolekti sufiĉe da plastaĵoj.
Kiu estas li? Li nomiĝas Boyan Slat. Li naskiĝis en 1994. Kiam li estis 17-jaraĝa, li jam ne nur afliktiĝis pro la malpurigo de la maroj, sed ankaŭ pripensis eblajn solvojn. Li estis studento de Aerspaca Inĝenierscienco, sed forlasis tiujn studojn por sin dediĉi tute al la disvolvado de solveblecoj. La saman jaron (2013) li fondis la organizaĵon “The Ocean Cleanup” (La Purigo de la Oceano), kies prezidanto li estas. Jam en 2014 li sukcesis kunigi cent (!) sciencistojn kaj inĝenierojn, kiuj nun esploras ĉiujn teknikajn kaj financajn aspektojn de lia projekto. La projekto estas: konstrui longajn flosantajn “barilojn” faritajn el forta plasta materialo. Tiuj bariloj devos eviti, ke la plastaĵoj – venontoj el riveroj kaj plaĝoj – flosos tre for de la marbordo. La rubaĵoj estos kolektataj en la centro de la barilo.
La organizaĵo de la nun 22-jaraĝa Boyan Slat organizis “Crowd Funding Campaign” (laŭvorte: “Kampanjo de Monkolekto en Amaso”), t.e. interretan kampanjon por ke interesiĝantoj investu en la projekton. Tiel ĝi kolektis 2,2 milionojn da dolaroj. Per tiu mono ĝi povas konstrui la unuan 2.000 metrojn longan barilon, kiu pretos ĉi-jare. Sed la celo de la junulo estas 100 km longa konstruaĵo, per kiu oni povus purigi duonon de la “Nordpacifika Rubovortico” ene de 10 jaroj.