Kato vivas post 19-etaĝa falo
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV190 (2012.04.02)
Kato vivas post 19-etaĝa falo
Oni diras ke katoj kapablas ĉiam alteriĝi sur siaj piedoj. Nu, pruvo estas Sugar.
Sugar, unujara blanka kato, falis 19 etaĝojn el fenestro de domo en Bostono, Usono. Ŝi falis sur malgrandan molan terpecon kaj nur malsevere vundiĝis.
Virino kiu loĝas en la sama domo sur la dua etaĝo diris ke ŝi vidis blankan strekon kiu preterflugis ŝian fenestron. Ŝi rigardis eksteren kaj vidis la katon trafi la teron resalte kaj alfali mirige sur siajn piedojn. La najbaro vokis al la enirejo kaj oni prenis Sugar dum la kato kuris revene tien.
Bostona bestsava servo akceptis Sugar post la falo. Vicmanaĝero diris ke la fakto ke la kato trafis tiel etan molejon ĉirkaŭatan de brikoj kaj betono ne estis koincido. Li divenas ke kun helpo de bona ŝanco, Sugar povis direkti sian falon simile kiel fluganta sciuro.
Li rimarkigis ke ĉe la supro de gambo de kato estas kroma haŭto. Tio helpas dum falo. Ili povas glisi iomete kaj stiri sin.
Aldone, la alto de la plonĝo eble rolis favore. Laŭ esploro publikigita de la Usona Bestmedicina Asocio, katoj kiuj falis de pli altaj etaĝoj fartis multe pli bone ĉar ili povas disetendi sin kiel paraŝuto kaj malrapidigi la falon.
Post trakto de skrapvundo kaj kontuzitaj pulmoj, Sugar estis rehejmigita kun sia homo, kiu estis ĉe sia laborejo dum la aventuro.