Pli ol 1300 mismaldungitaj retpoŝte
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV191 (2012.05.07)
Pli ol 1300 mismaldungitaj retpoŝte
Pli ol 1300 laborantoj ĉe brita asekurfirmao Aviva antaŭnelonge ricevis ŝokigan retpoŝton maldungigan.
Regis silento en la centra oficejo en Londono dum laborantoj en la tuta fako legis la senkompatan mesaĝon. Ĝi tamen celis efektive nur unu ricevonton.
Ĝi ordonis ke oni submetu ĉiujn pasvortojn kaj redonu ĉiujn propraĵojn de la firmao survoje el la konstruaĵo, inkluzive alirkartojn.
La konciza noto memorigis ke oni ne rajtas malkaŝi kompaniajn sekretojn.
Ne tre konsole, la lasta frazo estis: “Mi ŝatus preni ĉi tiun ŝancon por danki vin kaj deziri al vi ĉion plej bonan por la estonteco.”
Minutojn poste, la oficistaron trankviligis plua pardonpetega mesaĝo de la dungofako pri la erare amasa retpoŝtaĵo.
La misa mesaĝo venis nur du tagojn post anonco de la estro de Aviva pri tio ke la estraro denove ŝanĝiĝos.