Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

La Instruoj de Ptahhotepo (1)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:

Antaŭnelonge mi spektis en Jutubo franclingvan videaĵon en kiu la konata franca esperantisto André Cherbillod parolis pri Atlantido. Poste mi volis produkti videaĵon pri tiu temo por ĉi tiu kanalo, sed mi vidis, ke en la esperanta Vikipedio estas longega artikolo pri ĝi. Pro tio mi rezignis pri mia intenco. Laŭŝajne – aŭ eĉ evidente – la artikolo estis skribita de André Cherbillod.

Inter pluraj aliaj jutubaj videaĵoj pri interesaj temoj mi spektis ankaŭ unu pri Ptahhotepo. Ĉar ne ekzistas vikipedia artikolo pri tiu homo en Esperanto, mi decidis produkti ĉi tiun videaĵon, uzante informojn donitajn en alilingvaj versioj de Vikipedio kaj en diversaj jutubaj videaĵoj.

Ptahhotepo estis la urba administranto kaj veziro (ĉefministro) dum la regado de Faraono Djedkare Isesi (aŭ Asesi) en la Kvina Dinastio de antikva Egiptio, do proksimume 2400 jarojn a.K. Krome li okupis kelkajn aliajn gravajn postenojn: li estis kontrolisto de la fisko, kontrolisto de skribistoj de la reĝaj dokumentoj, kontrolisto de la duobla grenejo kaj kontrolisto de ĉiuj reĝaj verkoj. Kelkaj asertas, ke li estis ankaŭ arkitekto.

Tamen li estas konata ne pro siaj postenoj, sed pro siaj instruoj, aŭ maksimoj, pro kiuj oni konsideras lin kiel unuan filozofon, aŭ almenaŭ kiel unu el la plej fruaj filozofoj. Tiuj instruoj estas la plej malnova tute konservita instruo pri saĝo kaj gajnigis al li la alnomon “La Saĝulo”. Fakte necesas diri “plej malnova tute konservita instruo pri saĝo”, ĉar ekzistas tia instruo pli malnova ol la maksimoj de Ptahhotepo – la Sumeraj “Instruoj de Ŝurupako” el proksimume 2500 a.K. – sed tiuj ne estas tute konservitaj.

Oni parolas pri la “Instruoj (aŭ Maksimoj) de Ptahhotepo”, sed – laŭ fakuloj de la Nacia Biblioteko de Francio – “Ptahhotepo estas fikcia aŭtoro: la teksto estas fakte “pseŭdepigrafo”, tio estas teksto malĝuste atribuita al iu homo. La nomo de Ptahhotepo estas verŝajne uzita pro tio ke li okupas gravan lokon en la egipta kultura memoro kaj estas honorita kiel granda klerulo. Eĉ se li ne estas la aŭtoro, “lia” Instruo daŭre estas konata kaj estis transskribita dum almenaŭ okcent jaroj, ĉar oni trovis kopiojn el la tempo de Ramseso, ĉirkaŭ 1100 a.K.”

De la maksimoj (aŭ instruoj) ekzistas kvar kopioj, skribitaj sur kvar papirusoj, du el la Meza Regno kaj du el la Nova Regno. La plej kompleta versio estas sur la “papiruso Prisse”, malkovrita en 1844 de la franca egiptologo Émile Prisse d’Avennes kaj publikigita de li en 1847. Ĝi estas konservita en la Nacia Biblioteko de Francio. Ordinare oni asertas, ke li malkovris ĝin en tombejo de okcidenta Tebo, “proksime de la tombo de Enintef, en la sekcio nomita Drag Abu-Naqqa”, sed legeblas ankaŭ, ke alia homo malkovris ĝin en tiu loko – kie li (Prisse) faris esplorojn – kaj vendis ĝin al li.

La teksto estis skribita je la fino de la 12-a dinastio, ĉirkaŭ 1900 a.K. Tiel la papiruso Prisse estas – el la ĝis nun malkovritaj papirusoj – la plej malnova en la mondo. Ĝi estas rimarkinda pro sia bona stato kaj siaj dimensioj: pli ol sep metrojn longa kaj dek kvin centimetrojn larĝa. La teksto estas skribita ne en hieroglifoj, sed en la t.n. hieratika egipta lingvo.

Sur tiu papiruso troviĝas ne nur la 37 maksimoj de Ptahhotepo, sed ankaŭ la Preskriboj de Kagemni (veziro de la reĝoj Houni kaj Snéfrou), tamen tiuj ne estas kompletaj.

En la franclingva Vikipedio estas jena mallonga resumo de la teksto kun la instruoj de Ptahhopeto:

“Ptahhotepo estas maljuna; li petas de la faraono permeson transdoni la tradicion al sia filo, ‘la vortojn de tiuj, kiuj iam aŭskultis la konsilojn de la prauloj, kiuj obeis la diojn’. Temas do pri skribaĵo bazita sur la egipta buŝa tradicio […]. La teksto traktas humilecon, la arton de debato, vantecon, justecon […]), avidecon, la rifuzon de onidiro, la bonan uzon de parolo, indulgemon, la bezonon de bonkoreco, aŭskultadon kaj komprenon kaj tiel celas eduki estontajn egiptajn aŭtoritatulojn.’”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Per la nazo oni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?