La Instruoj de Ptahhotepo (2)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Germanlingva retpaĝo (https://de.wikipedia.org/wiki/Lehre_des_Ptahhotep) donas detalajn informojn pri la Instruoj de Ptahhotepo, citante inkluzive la maksimojn aŭ partojn de ili.
Por ke vi eksciu kiel estas la teksto de tiuj antikvegaj instruoj, mi tradukis la komencon de la parto de la retpaĝo kiu informas pri la strukturo kaj enhavo de la maksimoj:
La teksto [de la maksimoj] konsistas el tri partoj:
1. Prologo […]
2. Entute 37 maksimoj pri ĝusta konduto
3. Epilogo kun la konkludo pri la signifo kaj graveco de “bone aŭskulti kaj agi juste”
1. La prologo priskribas la perturbojn de maljunaĝo kiuj trafis la maljunan Ptahhotepon; kelkaj citaĵoj:
“La okuloj estas malfortaj, la oreloj estas surdaj, la forto malgrandiĝas, ĉar mia koro estas laca. … La menso malfortiĝis, ĝi ne plu povas memori la hieraŭon, la ostoj doloras … ĉiuj gustoj malaperis; tio kio la maljuneco faras al homoj estas ĉiel malbona.”
Pro tio Ptahhotepo petas al la Faraono permeson transdoni sian scion al juna posteulo en sia posteno por ne interrompi la tradicion de ĝusta konduto:
“… Mi rakontos al li ĉiujn dirojn, kiuj iam aŭdiĝis, kaj ĉiujn pensojn, kiujn la prauloj iam aŭdis de la dioj.”
2. En la sekvaj 37 maksimoj, kies komencoj estas klare markitaj per ruĝaj literoj, la aŭtoro donas konsilojn pri ĝusta konduto. (Ĉi-poste troviĝas resumoj de enhavo kaj citaĵoj de kelkaj maksimoj.).
Maksimo 1: “Ne estu aroganta pro via scio. Interkonsiliĝu kun malsciuloj same kiel kun sciuloj. … Neniu estas perfekta. La perfekta parolo estas pli kaŝita ol verdaj gemoj, sed vi povas trovi ĝin ĉe la servistinoj ĉe la muelŝtonoj.”
Maksimoj 2 ĝis 4 temas pri tio, ke oni ĉiam montru memregadon kiam oni parolas kun aliaj homoj, estu ili pli inteligentaj aŭ oniaj egaluloj. Oni ne defiu, korektu aŭ ofendu ilin, sed prefere restu silenta. Oni ne devas ataki iun, kiu estas pli malforta, ĉar li jam estas en malbona stato.
“… Lasu vian superecon (super la egalulon) efiki per silento, kiam li diras malveraĵojn. Tiel okazos klaĉo pri li, sed via nomo estos bone memorata. … Malbona estas tiu, kiu detruas iun, kiu estas spirite malforta. …”
Maksimoj 5 kaj 6 konsilas esti justa en gvidaj pozicioj, ĉar justeco (“Maat” en la antikva egipta) daŭras, dum avideco ĉiam frakasiĝas finfine. Malkonsiliĝas fari malbonajn planojn kaj intrigadi kontraŭ homoj.
“… Embusko neniam vere sukcesis… Vivu en paco kaj la dia sorto venos per si mem.”
Maksimo 7 parolas pri modereco kaj modesteco ĉe la tablo […]. Oni devas esti modera dum manĝado kaj parolado, lasi la altrangan gastiganton porciumi la manĝaĵojn kaj ne superregi la aliajn dum la konversacioj.
“…Se vi parolas nur post kiam iu parolis al vi, tio estos perceptata kiel agrabla. …”
Maksimo 8 konsilas lojalecon al superuloj dum transdono de mesaĝoj. Oni ne devas paroli malbone pri unu superulo al la alia.
“… Ne parolu malbone pri homo, nek granda nek malgranda, …”
Maksimoj 9 kaj 10 avertas kontraŭ fanfaronado pri onia sukceso kaj konsilas estimi la homojn surbaze de iliaj vivatingoj. Seninfanaj kaj fraŭlaj homoj ne estu malestimataj, ĉar iliaj vivoj povas esti pli agrablaj ol tiuj de patroj kaj patrinoj.
“…Ĉar estas multaj patroj kiuj funebras same kiel multaj patrinoj kiuj naskis; tamen alia homo estas pli feliĉa ol ili. …Ne estu aroganta… Respektu iun pro tio, kion li ricevis. Posedo ne venas per si mem… ĝi estas io, kion oni gajnis per laboro, kapabligita de Dio. …”
Maksimo 11 enhavas la konsilojn vivi laŭ siaj propraj deziroj kaj ankaŭ pensi pri si mem.
“Sekvu vian koron dum via tuta vivo. Ne faru pli ol oni postulas de vi, kaj ne malpliigu la tempon de la deziroj de via koro… Ne estas prospero (feliĉo), kiam la koro estas neglektita. …”