Koncerto de Martin Wiese
Universala Kongreso de Esperanto publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Por Martin, Esperanto sinonimas al muziko. Li esperantiĝis meze de la 80-aj jaroj per kantado kun Amplifiki, la tiam plej fama Esperanta rokbando. En 1986 li kunfondis la rokbandon Persone, kiu multe turneis kaj eldonis plurajn albumojn kun originale Esperanta muziko.
Post malaktiviĝo de Persone, Martin persiste daŭrigas la mision pri altnivelaj kantoj en Esperanto. Plej ofte sola kun akustika gitaro, sed foje kun plena rokbando nomata Martin kaj la talpoj. Sub tiu nomo li eldonis ĝis nun du albumojn: Pli ol nenio kaj Superbazaro. Dum la jaroj li verkis multajn dekojn da kantoj en Esperanto – rokajn, vervajn, melankoliajn, etosplenajn.
En Nitro li koncertos sole kaj akustike, miksante novajn kantojn kun malnovaj por vespero kun kaj roka energio kaj dolĉa melankolio.