Melody Dean, karaoke-versio en Esperanto
Tim Morley publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La originala kanto “Melody Dean” de Amanda Palmer & The Grand Theft Orchestra troviĝas ĉi tie: http://www.youtube.com/watch?v=G9u058Qm7Fs
Jen esperantigita versio de la kanto, kun remiksita sonbendo por plifaciligi la kunkantadon. Do kunkantu!
Mi dankas al Tomas Frejarö kaj Paulína Kožuchová pro iliaj utilaj komentoj, kritikoj, diskutoj kaj proponoj dum la tradukado. Dankon, homoj!
=============================================
This is a translation of “Melody Dean” by Amanda Palmer & The Grand Theft Orchestra. It matches the syllable count and rhyme scheme of the original, so sing along!
Sound recording, picture, and text used and adapted under licence CC BY-NC-SA.
=============================================
Mi konas ne alian
Pli belegan ol Melodi Din
Kun mia kap’ sur ŝia brust’
La koro enmensigis vin
Kaj do mi aŭskultadis ŝian koron
Plurcent foje; dum…
Ŝi tre akcepteme tenis
Mian manon en mallum’
Neniam la piedon mi dufoje
metas en la sama flu’
“Dum bonaj kaj malbonaj tagoj?”
Ni apenaŭ toleriĝas plu!
Vi fakte ŝatus, ke solece restu mi
kun libro en la ban’
Nu fakte volas vi, ke
mi sopiru niajn fotojn de Poznań,
Poznań, Poznań, Poznań
Sed ĝenas viaj bataloj
Pro plej stultaj kialoj
Samkiel Amokant’
Senŝlosa estas paradizo
Mi ne partianemas,
Kun Ŝarona, laŭ mi ja ne estus just’
Mi ŝirmas ŝin sur keksojn
Ege plaĉas min l’aspekto kaj la gust’
Kaj dum mi enlitiĝas
Mense senvestiĝas Melodi por mi
Preferus mi por endormiĝi
kune senvestiĝi vi kaj mi
kaj vi, kaj mi, kaj vi
Mi konas ne alian
Pli belegan ol Melodi Din
Eĉ se mi scias ke vi iom
Agaciĝas kontraŭ mi
Vi scias ke ja vin mi amas
Vin mi volas amori
Sed eblas nur se vi ĉeestas
Kaj nun malĉeestas vi
Mi ĉiam dumvojaĝe pensas
pri vi dum formeto de korsaĵ’
Ĉizita arbo estas mi, kaj ŝi
la bela bataltatuaĵ’
Kaj fakte la memoro via
iom elektemas laŭ la vol’
Kaj fakte vi ĵaluzas
ke ni kune amoretas por frivol’
Frivol’, frivol’, frivol’
Sed ĝenas viaj bataloj
Pro plej etaj detaloj
Samkiel Amokant’
Senŝlosa estas paradizo
Mi konas ne alian
Pli belegan ol Melodi Din
Eĉ se mi scias ke vi iom
Agaciĝas kontraŭ mi
Vi scias ke ja vin mi amas
Vin mi volas amori
Sed eblas nur se vi ĉeestas
Kaj nun malĉeestas vi