Dulingvaj infanoj akiras avantaĝojn
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV188 (2012.02.19)
Dulingvaj infanoj akiras avantaĝojn
Nova esploro en Toronto, Kanado trovis ke dulingvaj infanoj poentas pli alte en iuj mensaj testoj ol infanoj kiuj parolas nur la anglan.
Estas konate ke infanoj kiuj kreskas parolante du lingvojn kutime pli malrapide akiras ambaŭ lingvojn ol infanoj kiuj kreskas parolante nur unu, sed la esploro sugestas ke la avantaĝoj de dulingveco pli grandas ol la malavantaĝoj.
Dulingvaj infanoj disvolvas pli profundan komprenon pri la strukturo de lingvo, grava kompetento por legado kaj skribado laŭ la esploristoj de Universitato Jork.
Profesoro Ellen Bialystok de la fakultato psiĥologio estas kunverkinto de la raporto. Ŝi diris ke oni ĉiam demandas ĉu la lingvoj mem gravas, kaj nun ni povas certe diri ne.
La studistoj komparis 104 sesjarulojn, inter ili unulingvuloj anglaj, kaj dulingvoj ĉinaj-anglaj, francaj-anglaj kaj hispanaj-anglaj, por mezuri ilian mensan disvolviĝon. La eksperimentoj enketis la efikojn de lingva simileco, kultura fono kaj lerneja sperto rilate lingvajn kaj nelingvajn kapablojn.
La infanoj partoprenis en testaro kiu mezuris lingvan disvolviĝon kaj en unu nelingva tasko kiu mezuris plenuman regadon, ĉi-okaze la kapablon ŝanĝi atentofokuson ĝustaloke kaj ĝustatempe.
La tri dulingvaj grupoj superis siajn unulingvajn ekvivalentulojn pri taksoŝaltado.
Laŭ la verkintoj, la rezultoj subtenas la konkludon ke dulingveco mem kaŭzas la pli altajn nivelojn de plunuma regado antaŭe raportitajn.
Por akiri lingvon, dulingveco en kiu la lingvoj similas eble havas malgrandajn avantaĝojn. Ekzemple, hispanaj-anglaj dulingvuloj superis ĉinajn-anglajn dulingvulojn kaj unulingvulojn en testo pri konscieco pri la sonstrukturo de la angla lingvo.
Bialystok diris ke la trovoj sugestas ke lerto pri lingvaj taskoj dependas kiel proksime parencas la du lingvoj de infano, kaj ĉu ili testiĝas per la sama lingvo instruata en la lernejo.
Ĉar dulingveco ofte havas ligojn al aliaj faktoroj kiaj kulturo, sociekonomia stato, enmigra historio kaj lingvo, la esploristoj parte konsideris tion elektinte ĉiujn partoprenantojn el publikaj lernejoj kaj el similaj sociekonomiaj fonoj.
Ĉiuj la infanoj loĝis en anglalingva komunumo en la regiono de Toronto. La francaj-anglaj infanoj anis en lernejoj kie la instruado okazis france. La aliaj ĉeestis lernejojn kun instruado anglalingva.