Radio Aktiva – 05 Podkasto
Esperanto Fácil publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
5ª podkasto de Radio Aktiva (Jan-2008)
n ĉi tiu unua podkasto de la 2008a jaro vi trovos intervjuon al Martin Weise la ĉefkantisto de la fama rokbando Persone kaj nun de Martin kaj La Talpoj, prezentado de IKUE kaj IKEL, muziko, kaj multe pli.
Ankaŭ en ĉi tiu podkasto ni informos pri la lanĉo de la konkurso pri “Kuriozaĵoj”, kiel partopreni ĝin, kaj pri la premio por la venkonto.
Resume, ĝuinda podkasto, unu horo longa, kaj kiel ĉiam elŝutebla en du versioj: alta- kaj malalta-kvalita.
Ni esperas ricevi viajn mesaĝojn kaj reagojn, ĉu per retpoŝta mesaĝo al radioaktiva (ĉe) esperanto.org.uy aŭ radioaktiva (ĉe) googlegroups.com aŭ simple skribante komentariojn en la koncerna artikolo de ĉi tiu blogo.
Ĝis reaŭdo!
La teamo de Radio Aktiva.
Enhavo de la 5a podkasto de Radio Aktiva
1- Prezentado de la podkasto.
2- Intervjuo al Martin Weise (de Martin Kaj La Talpoj), farita de Cyrille Hurstel.
3- Muziko “Tro Longe” de Martin kaj La Talpoj.
4- Prezento de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).
5- Muziko “Reĝoj de Cindroj” de Persone.
6- Kuriozaĵoj: La vivtempo de ĉeloj.
7- Informaĵoj pri Konkurso “kuriozaĵoj” (fona muziko “Amu min” de Ĵomart kaj Nataŝa).
8- Kuriozaĵoj: La marsaj kanaloj.
9- Kuriozaĵoj: Pri la kreo de la luno.
10- Informo pri la premio por la venkonto de la konkurso pri kuriozaĵoj (fona muziko “La Kongresurboj” de Ĵak LePuil).
11- Komentarioj pri Ĵak kaj La KancerKliniko.
12- Muziko “LKK-kantiko” de Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn).
13- Prezentado de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj).
14- Muziko “Adiaŭ birdeto mia” de Kaj Tiel Plu.
15- Enkonduko al intervjuo al Michell Basso.
16- Intervjuo al Sro Basso farita de Cyrille Hurstel.
17- Alvoko opinii pri la aferoj menciitaj en la podkasto.
18- Blogo de podkastoj de Radio Aktiva.
19- Fermo per muziko “Mistonulo”.
https://web.archive.org/web/20090530050105/http://radioaktiva.esperanto.org.uy:80/