Leoneto
Kantu en Esperanto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
(Originala titolo: Leãozinho)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Mi tre ŝatas vidi vin, leoneto,
pluirantan sub la sun’.
Mi treege ŝatas vin, leoneto.
Por senmalĝojigi min, leoneto,
mian koron solan nun,
mi bezonas nur renkonti vin je ven’.
Tia ido de leon’, luma sunmaten’,
trenas mian vidon kiel magneto.
Mia kor’ estas la sun’, patro de l’ kolor’,
kiam haŭton vian ŝmiras per oro.
Mi tre ĝojas vidi vin, leoneto,
vian haŭton ĉe la lum’,
en la maro sub la sun’, bela sceno.
Mi tre ĝojas sub la sun’, leoneto,
malsekigi l’ krinojn dum
mi proksimas al vi kun ĉi kvieto.
KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis verkita omaĝe al la basgitaristo Dadi Carvalho.
Vidu aliajn brazilajn kantojn en Esperanto ĉe
http://www.brazilakolekto.com
Instagram: https://instagram.com/esperantistino20?igshid=MzNlNGNkZWQ4Mg==
#esperanto #kanto #muziko #esperantujo #leãozinho #leoneto