Donald Trump kt. Hillary Clinton (Esperanta Rep-batalo)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 15 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Notu: Je 1:02, mi intencis kanti cit “Ŝi estas dek-du-jara.”
Vidu la originan filmeton de ERB: https://www.youtube.com/watch?v=Kbryz0mxuMY
===KANTOTEKSTO===
𝐇𝐢𝐥𝐥𝐚𝐫𝐲 𝐂𝐥𝐢𝐧𝐭𝐨𝐧:
Mi estas virino en la politiko.
Mi faris ĝin dum mia tuta vivo.
Mi laboras por la bono de Usono.
Vi laboras por la bono de riĉaj homoj.
Dum mi vivis en la Blanka Dom’,
vi batalis kontraŭ Vince McMahon.
Haŭto kiel mandarino
vendata en la Kremlino.
Pri la mon’ kaj glob’, vi imbecilas.
Kie estas Iran’? Vi ne scias.
La posten’ ne interesas vin.
Vi nur volas fanfaroni.
“Viajn gefilojn mi respektas.” Tio estas malfakto.
Pensas mi, ke venis ili de American Psycho.
La mondo futura fariĝos female.
Ni la popol’ ne moviĝos kanaden.
Vi maldungas famulojn en The Apprentice.
Pro mi, malvivas Bin Laden.
Ĉu vi scias? Vi rasismas!
Uuuh! Ĉu koleras vi, ke la manoj
tro malgrandas por ĉikani eksterlandanojn?
Kaj tial knabinojn vi tuŝas.
(Ŝi estas dek-du-jara.)
Pri ĝi mi fajfas.
(Ŝi estas edziĝinta.)
Drogu la vinon.
(Estas via filino.)
Nu, prenu ŝian piĉon.
UUUEEEĤ!
Ĝi estas seksperforto!
Viktimoj ne kulpas pro porti ŝorton!
Bifstekoj de vi gustas kiel morto!
La sekto de vi hatas kvazaŭ sporton!
Memoros mi la daton. Iros mi voĉdoni.
Savos mi la ŝtaton per vin oponi.
Nun via vico, mi portis helpilon,
parolo de Michelle. Pruntu la citon.
𝐃𝐨𝐧𝐚𝐥𝐝 𝐓𝐫𝐮𝐦𝐩:
Viaj rimoj feblas kiel viaj inaj ostoj.
Iru al la rubujo
kiel viaj retpoŝtoj.
Ni estas en krizo.
Kiu volas voĉdoni virinon?
Kaj ĉu vi ankaŭ scias,
ke ŝi kreis la Islaman Ŝtaton.
(Kredu min.)
Vi parolas pri mizogineco
sed nenion pri via edzo,
kiu kaŭzis fiaskon
kiel vi en Bengazo.
(Terure!)
Vi volas prezidenti. Mi havas senson.
Bonvolu medikamenti por via menso.
Vi neniam rompos la vitran plafonon.
Mi venkos vin en ĉi-maratono.
Donald Trump certe estos ĉampiono,
kaj mi metos vin en prizonon.
Ĉu vi scias? Vi estas la dua.
Demokratoj vere volis socialismulon.
Kion la usona popolo de maro al brila maro
devas por ke vi komprenas, ke vi estas fekaĵo?!!
Ili bezonas fortan viron, kiu kontraŭos Ĉinion,
ne etan, fian, hezitantan, simpatan vaginon.
Mi mastrumos la stratojn kiel la Taĝ-Mahalon.
Pli da polic’, malpli baratanoj.
Dum vi kreos pliajn ŝulojn per viaj aĉaj ideoj,
mi kreos laborojn detruante moskeojn.
Kaj la plej bonajn rokojn uzos mi por la Muro
tegita per oro, kaj Meksiko pagu la fakturon.
Sub mi, la lando reboniĝos,
kaj ni vivos kun luksego.
La Kongreson mi maldugos,
kaj Charles estu en la seĝo.
La sistemo estas falsa. Ni ĉiuj scias la veron.
Dum la lastaj ok jaroj, la landon regis–
𝐀𝐛𝐫𝐚𝐡𝐚𝐦 𝐋𝐢𝐧𝐜𝐨𝐥𝐧:
(KAAAA!)
Ĉu vi du povas halti pri la ita-ata?
Mi preskaŭ prenis kanoneton kaj pafis mian–
(KAAAA!)
Estas pli bona diskuto en Reddit.com.
Pro vi, la lando dividiĝas inter homo kaj hom’.
Mi ne povas kredi la staton de mia partio.
Se ĉi tio estas la pinto, pensu pri demisio.
(HA!)
Pardonu, ĉu mi diris ion, kio estas ŝerco?
Haltu revadi. Serĉu vojon por venki kontraŭ ĉi-merdon.
Kaj se ŝi gajnos la postenon, estu viro, ne danĝero.
Pli bone kuna lando ol Enlanda Milito en Tvitero.
Jen estas egala ŝanco por interkonsento
de la gento, far la gento, por la gento.
AGLO!!!