Junia Kunveno de Esperanto Society of New York (ESNY): MondaFest’ 2020 kaj VK prezentitaj de UEA

UEAviva publikigis antaŭ 3 monatoj

56:20 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉiumonate la Esperanto-Societo de Novjorko (ESNY) rekontiĝas. Pro la socia izoliĝo devigata de la pandemio de KOVIM-19, la kunvenoj de ESNY ekokazis rete. Por la junia kunveno la prezidanto de ESNY Raúl J. García invitis la Vicprezidanton de UEA Fernando Maia Jr. kaj la Estraranon pri Kulturo kaj Kongresoj Orlando Raola interparoli kun ESNY-anoj kaj gastoj pri la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK). La junia kunveno kiel kutime okazis vendrede, la 5-an de junio, je la 7:00 ptm novjorke. ESNY afable provizis al UEA la sonregistraĵon de la kunveno por aperigo kiel podkaston en UEAviva. Ĝi estas bona maniero informiĝi pri la jarmezaj eventoj kaj rezervi datojn por tiuj unikaj okazoj, kiuj estos MondaFest’ 2020 kaj VK. Koran dankon al ESNY!

Pri MondaFest’ 2020: https://eventaservo.org/e/mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj