Espero (v5) (alia melodio)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
ESPERO
(traduko de ruslingva originalo)
Lumas nekonata verda stel’.
Kaj denove l’ hejmo malproksimas.
Kaj denove inter ni ĉiel’,
La distancoj longas kaj senlimas.
Tie ĉi maloftas vera ĝoj’,
Tie ĉi malvarmas sunleviĝoj,
Tie ĉi sur nekonata voj’
Nin atendas strangaj vivturniĝoj.
Espero – jen fonto de fort’,
Kaj sukces’ estas frukto de volo.
Sed kanto – sufiĉas eĉ vort’,
Se kantas ĝi pri hejma sojlo.
Kredu min, ke nun de malproksim’
Multo malaperas el atento.
Nuboj fulmotondraj kaŝas sin,
Ŝajnas malgravegaj la ofendoj.
Oni devas lerni pri obstin’,
Esti persistema kaj kreiva
Por ricevi iam en la fin’
Gajan mesaĝeton de la vivo.
Espero – jen fonto de fort’,
Kaj sukces’ estas frukto de volo.
Sed kanto – sufiĉas eĉ vort’,
Se kantas ĝi pri hejma sojlo.
Kaj neimageblas la forges’
Pri aferoj plu ne finkantitaj,
Pri okuloj lacaj sen kares’,
Pri varmeg’ blizarde forblovita.
Kaj denove inter ni ĉiel’.
Vivo nin disigas tro severe.
Lumas nekonata verda stel’
Kiel monumento por espero.
Espero – jen fonto de fort’,
Kaj sukces’ estas frukto de volo.
Sed kanto – sufiĉas eĉ vort’,
Se kantas ĝi pri hejma sojlo.