Paraŝuti de la stratosfero

Radio Verda publikigis antaŭ 6 monatoj

01:52 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV191 (2012.05.07)

Paraŝuti de la stratosfero

En Nunonia.com, ni legis la jenon:

La 15-an de marto, en Usono, Felix Baumgartner leviĝis 21,8 kilometrojn por plenumi sian taskon: salti de la stratosfero uzante paraŝuton.

Por atingi tian alton, li uzis heliobalonon kaj specialan kapsulon, kiu estis farita de materialo ekstreme malpeza kaj forta. En la kapsulo estis komputiloj por helpi lin salti en la ĝusta tempo. La paraŝutisto survestis specialan veston, ekipita kun cilindroj da oksigeno kaj farita el materialo, kiu protektas lian korpon de la malvarmo kaj transviolaj radioj. Je granda alteco la aero estas maldensa kaj la sunradioj estas ege malutilaj.

Post levi la kapsulon ĝis 21 818 metroj per la balono, li saltis. La salto daŭris tri minutojn kaj 33 sekundojn ĝis 2 405 metroj antaŭ malfermo de la paraŝuto kaj sekura reveno de la heroo al la Tero. Dumsalte li rapide falis, ĉirkaŭ 590 kilometrojn hore.

La salto estis fantasta, sed estis nura provo por pli grava tasko. Li volas salti de 37 kilometroj, post kvar aŭ kvin monatoj. Se li sukcesos je tiu alteco, S-ro Baumgartner atingos dum kelkaj sekundoj rapidon de 1 234 kilometroj hore, laŭ informo de la inĝenieroj kiuj prizorgas la projekton.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo